Gusztáv Károly Mailáth

romkatolika episkopo de Transilvanio

MAILÁTH Gusztáv Károly (naskiĝis en Bakóca la 24-an de septembro 1864, mortis en Budapeŝto la 18-an de marto 1940) estis grafo, esperantisto kaj inter 1897 kaj 1936 romkatolika episkopo de Transilvanio.

Gusztáv Károly Mailáth
Persona informo
Naskiĝo 24-an de septembro 1864 (1864-09-24)
en Bakóca
Morto 18-an de marto 1940 (1940-03-18) (75-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Regnum Marianum Church (former) vd
Religio katolika eklezio vd
Ŝtataneco HungarioReĝlando Rumanio vd
Familio
Dinastio Majláth vd
Patro György Mailáth vd
Gefratoj József Mailáth • György Mailáth vd
Profesio
Okupo katolika sacerdoto • romkatolika diakono • katolika episkopo vd
Episkopo de Transilvanio
Dum 18971936
Sekvanto Adolf Vorbuchner
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Li studis juron en Strasburgo, poste en Budapeŝto kaj Vieno teologion. Pli malfrue li estis inspektisto en pastroedukejo de Esztergom, vicparoĥestro en Komárom. En 1897 oni momumis lin episkopo de Transilvanio. Li faris multe por fondado kaj evoluigo de lernejoj kaj kulturaj institutoj. En 1936 pro sanaj kialoj li retiriĝis el sia episkopa ofico, ricevis titolon de ĉefepiskopo kaj loksidiĝis en Budapeŝto.

En 1924 li donis al pastro Andreo Cseh libertempon por tute dediĉi sin al la disvastigo de Esperanto. Interalie li ankaŭ estis la protektanto de la Mondjunularo Katolika, en la 1930-aj jaroj ankoraŭ aktiva en 23 landoj, kvankam ĝi jam estis persekutita en pluraj faŝismaj reĝimoj de la epoko, antaŭ ĉio en nazia Germanio.

Bibliografio redakti

  • Bíró Vencel: Székhelyi gr. M. G. K. erdélyi püspök (Kolozsvár, 1940).

Eksteraj ligiloj redakti