La hejma nasko estas formo de nehospitala nasko. Ĝi okazas - male al nako en hospitalonaskodomo - en privata loĝejo. La naskon helpas akuŝisto, sed ne partoprenas kuracisto. Okaze de problemoj, komplikaĵoj, oni venigas kuraciston tien aŭ la nasko estas translokita en hospitalon.

Historio redakti

Hejma nasko okazas ĝis nun en la neevoluintaj landoj, dum en la industriaj landoj anstataŭis tion hospitala nasko komence de la 20-a jarcento. Ekde la 1960-aj jaroj aperis denove deziro en la evoluintaj landoj je la hejma nasko. En Nederlando eĉ la ŝtato apogas la hejman naskon.

Avantaĝoj, malavantaĝoj kaj ebla danĝero redakti

Oni povas efektivigi hejman naskon, se kuracistoj ne antaŭprognozas komplikaĵojn ĉe la bebo (malkonvena situo, tropeza bebo ks.) aŭ ĉe la patrino (danĝerigita gravedeco pro iu ajn kaŭzo).

Ankaŭ dum normalaj naskoj povas okazi ne-antaŭviditaj problemoj, tiel la malfrue alvenanta kuracista helpo povas damaĝi la bebon.

Avantaĝo de la hejma nasko estas la pli intima sfero kaj ideologiaj faktoroj.

En Eŭropo disvastiĝas tiu vidpunkto, ke la patrino povas mem decidi pri la nasko. La hejma nasko kostas malpli por la ŝtato.