Hiiumaa (germane kaj svede Dagö, ruse Ĥiuma) estas insulo en la Balta Maro, en okcidenta Estonio, norde de la insulo Saaremaa. Ĝin dividas de la kontinento la maro Väinameri kaj de la insulo Saaremaa la Soela-markolo. La areo de Hiiumaa estas 965 km2. Ĝia baza roko konsistas el kalkŝtono kaj mara sedimentaĵo.

Hiiumaa
insulo [+]

AkvejoBalta Maro

Koordinatoj58° 53′ N, 22° 39′ O (mapo)58.88416666666722.644444444444Koordinatoj: 58° 53′ N, 22° 39′ O (mapo)
Ĉefa lokoKärdla
Plej alta punktoTornimägi
- alteco68 m
Areo989 km² (98 900 ha) [+]
Loĝantaro8 995 [+] (1-a de januaro 2017)
HorzonoUTC+02:00 [+]

Hiiumaa (Estonio)
Hiiumaa (Estonio)
DEC
Hiiumaa
Hiiumaa
Map
Hiiumaa
Vikimedia Komunejo:  Hiiumaa [+]
vdr
La situo de Hiiumaa en Estonio
Flago de Hiiumaa

La insulon posedis la ordeno de glavofratoj komence de la 13-a jarcento, poste la Germana Kavalira Ordeno ekde 1237. Ekde 1560 la insulo apartenis al Danio, de 1582 al Svedio, de 1721 al Rusio, de 1920 al Estonio (de 1940 ĝis 1991, la lando estis parto de la Sovetunio).

La insulon loĝas ĉirkaŭ 10 000 homoj, du trionoj el ili en la urbo Kärdla ĉe la norda marbordo. La plej gravaj ekonomiaj agadoj estas brutobredado, agrokulturado, fiŝado kaj fiŝprilaboro.