István Szirmai

hungara politikisto

István SZIRMAI [sirmai] rumania hungara/hungara komunista politikisto, redaktoro. Li naskiĝis en Zilah la 13-an de aprilo 1906 kaj mortis en Budapeŝto la 29-an de septembro 1969.

Kariero redakti

István Szirmai pristudis juron en Parizo kaj Kluĵo. En 1929 li fariĝis ano de Partio de Rumaniaj Komunistoj. Li estis ano de la transilvania gvidantaro kaj sekretario de Ruĝa Helpo. Post la Dua Viena Arbitracio li aliĝis al hungara komunista partio. En 1943 li estis gvidanto de nordtransilvania komitato kaj ano de tutlanda sekretariaro. Li havis rolon en disigo de partio kaj li estis decida politikisto de Pacpartio. La 28-an de februaro 1944 oni kondamnis lin al 15 jara prizono laŭ akuzo de senfideleco. Post la puĉo de hungaraj faŝistoj (sagistkrucistoj) li fuĝis. De novembro 1945 li havis altrangajn postenojn en partio, estis deputito de landkunveno, respondecredaktoro, poste ĉefredaktoro de gazeto Délmagyarország, de 1949 prezidanto de Hungara Radio. La 20-an de januaro 1953 oni arestis lin lige de cionisma proceso, sed en 1954 li liberiĝis sen akuzo. En 1955 oni rehonorigis lin. En somero 1956 oni nomumis lin ĉefrekatoro de gazeto Esti Budapest. En la unua parto de la 1960-aj jaroj li estis unu el plej proksimaj kunlaborantoj de János Kádár. En marto 1969 li abdikis el siaj postenoj pro sia sanstato kaj pensiuliĝis.

Fonto redakti