János Torkos Justus

János Torkos Justus [jAnoŝ torkoŝ justus?], slovake Ján Justus Torkoš, laŭ hungarlingve kutima nomordo Torkos Justus János estis hungarlandana kuracisto, farmakologo, balneologo.

Memortabulo pri János Torkos Justus

János Torkos Justus [1] naskiĝis la 17-an de decembro 1699 en Győr. Li mortis la 7-an de aprilo 1770 en Pozsony (nuntempa Bratislavo en Slovakio).

Biografio redakti

Ŝajnas, János Torkos Justus apartenis al la slovaka minoritato de Hungara reĝlando. Li frekventis gimnazion en Besztercebánya, poste li akiris medicinan diplomon en Halle en 1724. Komence li estis armea kuracisto, ekde 1726 li estis gvidanta kuracisto de Komárom (historia departemento), en la sekva jaro de Esztergom (historia departemento). En 1731 li estis nomumita persona kuracisto de grafo Miklós Pálffy (palatino). Ekde 1740 li estis gvidanta kuracisto de urbo Pozsony. Li faris pioniran laboron pri analizado de hungaraj kuracakvoj, estis li la unua, kiu kompilis prezojn de la hungaraj medikamentoj. Li kompilis ankaŭ normojn kaj devojn de kuracistoj, apotekistoj.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Dissertatio inauguralis medica de febre petechiali (1724)
  • Tara Pharmaceutica Posoniensis… (1745)
  • Polychrestus liquorjáról való tudósítás (1756; ankaŭ slovake, germane)
  • Bericht von dem natürlichen alcalischen hungarischen Mineralsalz … (1766)

Memorigiloj redakti

Fontoj redakti