HENCZ József (henc) estas rumanuja hungara komponisto kaj orkestrestro. Li naskiĝis en Regeno la 30-a de novembro 1942.

József Hencz
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1942 (1942-11-30) (81-jaraĝa)
en Reghin
Okupo
Okupo komponisto
vdr

Biografio redakti

La mezlernejon József Hencz finis en sia naskiĝurbo, kaj li akiris diplomon de muzikinstruisto en la Muzika Altlernejo Gheorghe Dima en Kluĵo (1965), pli poste diplomon de komponisto (1969). Li instruis unu jaron en Huedin, ekde 1966 en la Koreografia Liceo de Kluĵo, ekde 1973 ĝis 1980 li estis orkestrestro de Maros Művészegyüttes. Li komponis muzikon por pupteatraĵoj, baletoj, kreis muzikon je poemoj de Attila József, Miklós Radnóti, Sándor Kányádi, Zoltán Márki, István Komzsik. Liajn muzikrilatajn artikolojn publikigis la gazetoj Igazság (1969–73), Vörös Zászló, A Hét, Utunk.

Komponaĵoj redakti

  • Szegényember balladája, 1963;
  • Lírai kantáta (1967);
  • Konvergensek, 1968; ,
  • A nap halála, oratorio, 1969;
  • Dal a szerelemről, kantciklo, 1977;

Bibliografio redakti

  • Simon Dezső: Az alkotó műhelyében. Utunk 1973/32.
  • Erdélyi Lajos: Négyszemközt H. J. zeneszerzővel. Új Élet 1980/4.
  • László Ferenc: Miből él meg az élhetetlen zeneszerző? Utunk 1981/6.

Fontoj redakti