KOLUMBÁN József estas rumanuja hungara matematikisto, universitata profesoro, ano ekstera de la MTA (2001), honorcivitano de sia naskiĝurbo (2007) naskita en Gheorgheni la 4-a de aŭgusto 1935.

József Kolumbán
Persona informo
Naskiĝo 4-an de aŭgusto 1935 (1935-08-04) (88-jaraĝa)
en Gheorgheni
Lingvoj rumanahungara
Ŝtataneco Rumanio
Alma mater Universitato Bolyai de KluĵoUniversitatea Babeș-Bolyai
Okupo
Okupo matematikisto • universitata instruisto
vdr

Biografio redakti

József Kolumbán post la fino de porinstruista lernejo en Miercurea Ciuc (1953) akiris diplomon de instruisto pri matematiko-fiziko (1957), en Bolyai Tudományegyetem, li poste kompletigis tion en Universitato Babeş-Bolyai en fako pri esplormatematiko (1958). Li doktoriĝis en 1968. Li estis la respondecredaktoro de la revuo Matematikai és Fizikai Lapok. Li laboris en pluraj universitatoj en Okcident-Germanujo per stipendio de Humboldt-fondumo (1972-73).

Ĉefaj verkoj redakti

  • Calcul integral (kune kun siaj kolegoj), ?.
  • Matematikai analízis en 3 volumoj (kun Márton Balázs, (Kv. 1978).

Fontoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti