Kapitano Jack Sparrow (en Esperanto Ĵakvo Pasero) estas fikcia pirato kaj ĉefa rolulo de la filmoj Pirates of the Caribbean: The Curse of the Black Pearl (2003), Pirates of the Caribbean: Dead Man's Chest (2006), Pirates of the Caribbean: At World's End (2007), Pirates of the Caribbean: On Stranger Tides (2011) kaj Pirates of the Caribbean: Dead Men Tell No Tales (2017). Li aperas en la komputila ludo Legend of Jack Sparrow (2006). Jack Sparrow estas interpretita de la aktoro Johnny Depp.

Jack Sparrow
fikcia homo • filma rolulo
Kreita de Ted Elliott
Verko Pirates of the Caribbean
Pirates of the Caribbean: The Curse of the Black Pearl
Pirates of the Caribbean: Dead Man's Chest
Pirates of the Caribbean: On Stranger Tides
Pirates of the Caribbean: Dead Men Tell No Tales
Pirates of the Caribbean: At World's End
Kingdom Hearts II
Kingdom Hearts III
Sea of Thieves
Rolita de Johnny Depp
Informoj
Sekso vira
Okupo ŝipestro • crew member • kontrabandisto • stiristo • Maato • mutineer • castaway • glavobatalanto • piratomaristo
Patro Captain Teague
Malamikoj Cutler Beckett • Davy Jones
vdr

Fono redakti

La rolulo estis koncipita kiel subtenanta figuro pro la filmoj de Ted Elliott kaj Terry Rossio. Ili estis inspiritaj el Bugs Bunny kaj Groucho Marx. Kiel la scenaro por la unua filmo pretendis, Jack estis pli kaj pli ĉefa rolulo.

Johnny Depp uzis imagon de Keith Richards, gitaristo de Rolling Stones, kiel inspiro por la rolo. Tio sen Richards imiti. Origine ludus Richards en la dua parto la patro de Sparrow. Tio ne daûrigis pro devoj al la Rolling Stones. Certe Richards aperis en la rolo en la tria parto. Depp estis ankaŭ de Errol Flynn inspirata.

Johnny Depp atingis Oskar-nomumon pro ĉi tiu rolo en 2004.