Jarrow estas urbo en Tyne and Wear, nord-orienta Anglio apud la Rivero Tyne. Laŭ la stato de 2001 en la urbo vivis 27 526 loĝantoj sur areo de 113,44 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 243 loĝantoj/km².

Jarrow
urbeto • eksterparoĥa areo
Administrado
Poŝtkodo NE32
Demografio
Loĝantaro 27 526  (2001) [+]
Loĝdenso 243 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 54° 59′ N, 1° 29′ U (mapo)54.981388888889-1.49Koordinatoj: 54° 59′ N, 1° 29′ U (mapo) [+]
Areo 113,44 km² (11 344 ha) [+]
Horzono UTC±00:00 [+]
Jarrow (Britio)
Jarrow (Britio)
DEC
Jarrow
Jarrow
Situo de Jarrow

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Jarrow [+]
vdr

Dum la unua jarcento la romianoj konstruis fortikaĵojn ĉe Jarrow. En la 5-a jarcento la anglosaksoj okupis la fortikaĵon. Tie en 682 la monaĥejo de Wearmouth fondis kunligatan monaĥejon, al kiu translokiĝis Bede. En 794 la vikingoj disrabis la monaĥejon. Dum la malfrua 11-a jarcento komenciĝis rekonstruo, sed la tasko restis nekompleta kaj nur unu-du monaĥojn vivis tie. Dum la regado de Henriko la 8-a (Anglio) la monaĥejo fermiĝis. Ankoraŭ videblas ruinoj.

Poste Jarrow estis malgranda negrava urbo ĝis la 19-a jarcento. En 1852 fondiĝis ŝipkonstruejo kie konstruiĝis kaj militŝipoj kaj kargoŝipoj. Entute oni konstruis ĉirkaŭ mil ŝipojn. Dum la frua 1930-aj jaroj la brita registaro fermis la ŝipkonstruejon. Sekvis en 1936 la Jarrow-marŝo por protesti kontraŭ senlaboreco: ducent homoj marŝis de Jarrow al la angla parlamento en Londono. Sur voje ili ricevis multe da subteno de la angla popolo. Tamen en Londono la ĉefministro rifuzis renkonti la marŝantojn. En 1938 fondiĝis ŝipmalkonstruejo, kaj la sekvantan jaron, ŝtalejo. Sed nur kiam komenciĝis la dua mondmilito tute reviviĝis la industrioj de la urbo.