Jeremy SILMAN (naskiĝis la 28-an de aŭgusto 1954 en Del Rio en Usono, mortis la 21-an de septembro 2023 en Los-Anĝeleso) estis internacia majstro de ŝakludo de usona nacieco, aŭtoro de pluraj libroj, plejparte pri ŝako.

Jeremy Silman
Persona informo
Naskiĝo 28-an de aŭgusto 1954 (1954-08-28)
en Del Rio
Morto 21-an de septembro 2023 (2023-09-21) (69-jaraĝa)
en Los-Anĝeleso
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo ŝakisto • verkisto de nefikcio
TTT
Retejo http://www.jeremysilman.com
vdr

Biografio redakti

Jeremy Silman skribis pli ol 35 librojn, plejparte pri ŝakludo sed ankaŭ pri kazino. Li estis la teknika konsilanto por la filmo Hari Poter kaj la Ŝtono de la Saĝuloj en 2001, por kiu li zorgis pri la ŝakaj movadoj luditaj dum la ŝakludoj. Li kontribuis al magazinoj New in Chess, Chess Life kaj Player Chess News.

Li atingis la US Open en 1981, la American Open kaj la National Open kaj estis la trejnisto de la juna nacia usona teamo.

Li iĝis internacia majstro en 1988.

Li publikgis la romanon Membiografio de kapro (Autobiography of a Goat). Li precizis li mem ke ĝi estas romano "nur por adultoj", kun seksaj scenoj kaj uzo de drogo.

Li interalie tre ŝatas la aziajn filmojn[1].

Kelkaj verkaĵoj redakti

  • Kiel maturigi sian stilon al ŝako : kompleta kurso ĝis la ŝaka rego
  • Maturigi sian stilon per la ekzemplo : aŭ kiel profiti de la malekvilibrojn al ŝako
  • La cerbo de la amatoro nudigita, aŭ kiel transformi viajn fiaskojn en rego
  • La metodo Silman por regi la ŝakajn finludojn : ekde la komencanto ĝis la majstro

Referencoj redakti

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2019-07-23. Alirita 2019-07-23.