Jermak (partizana taĉmento)

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Jermak

Jermak estis kaŝnomo de soveta organizita paraŝutistaro, poste partizana grupo kaj fine partizana brigado operacianta sur teritorio de Protektorato Bohemio kaj Moravio. La taĉmento, kiu absorbis en siajn vicojn fuĝintajn sovetajn militkaptitojn kaj lokajn loĝantojn, agadis precipe en spaco de Drahana montetaro, kie fine de la dua mondmilito la taĉmento faris vicon de sabotaj agadoj.

Monumento al soveta partizana grupo Jermak, kiu saltis sur paraŝutoj ĝis valo Rakovecké údolí la 30-an de septembro 1944
Memortabulo en zemljanko proksime de Nýrov, kiel falis Nikolaj Iljin kaj Konstantin M. Nikolskij el paraŝutistaro Jermak
Zemljanko proksime de Nýrov
Restaĵoj de bunkro sur monteto Páleniny
Monumento ĉe bunkro de partizana grupo Jermak sur montopinto Páleniny
Partizana bunkro inter municipoj Lipová kaj Malé Hradisko
Eksa gastejo en solejo Pohodlí, kiu servis kiel kaŝejo por la partizanoj el la taĉmento

Formiĝo kaj aktivigo de la paraŝutistaro redakti

La paraŝutistaro estis formita en aŭgusto 1944 kaj ĝi havis dek kvin membroj, dek kvar rusojn kaj unu polon:

Devene la taĉmento devis transpaŝi la 1-an de septembro 1944 batallinion en spaco de urbo Frysztak en Pollando, sed tio ne sukcesis al ĝi. Tial ĝi estis nokte el la 30-a de septembro je la 1-a de oktobro je la dua provo aktivigita sur Moravio peraviadile. Operacia teritorio de la grupo estis destinita vilaĝo Studnice apud Armea spaco Březina. La paraŝutistaro alteriĝis en valo Rakovecké údolí inter Ruprechtov kaj Račice.

Oni ne sukcesis sekretigi la desaltigon mem kaj tial la tuta spaco de la desaltigo fariĝis celo de germana esploragado. La paraŝutistoj ja sukcesis eskapi, sed ili perdis parton de ekipaĵo.

Agado redakti

La paraŝutistoj dum transŝovo sukcesis akiri vicon de kontaktoj inter loka loĝantaro kaj samtempe ili akceptis en siajn vicojn grupon de fuĝintaj rusaj militkaptitoj. Dank' al kreskiĝado de la grupo la trupo estis dividita kaj ekde novembro 1944 kelkaj grupoj operaciis memstare. Kontraŭ Jermak gestapo el Brno aktivigis konfidentojn kaj la tn. kontraŭbandojn (Gegenbande) kreitaj de rusoj kaj ukrainanojn, kiuj kunlaboris kun nazioj. Tiuj ŝajnigis sin kiel partizanoj kaj ili petis helpon de loĝantaro. Tiuj, kiuj lasis sin trompi, estis sekve arestataj fare de gestapo.

Divido de la trupo redakti

Komence de decembro gestapo sukcesis akiri informojn pri kunveno de komandantoj inkluzive de kelkaj membroj de taĉmento Jermak en Žďárná. Dum atako estis du partizanoj mortigitaj, pluaj el ili, inkluzive de radistino Parŝinova sukcesis eskapi. La kerno de Jermak estis poste transŝovita al Prosetín. Pluan parton de Jermak gestapo sukcesis elserĉi apud Nýrov. Ĉi tie kontraŭ ilia arbara bunkro ekatakis la 11-an de januaro speciala persekuta taĉmento kun membroj de gestapo. Dum la batalo falis ĉiuj kvar partizanoj. Pro motivo de okazantaj agadoj de la germana sekureca aparato taĉmento Jermak estis dividita en pli malgrandajn partojn kaj ties agado dampita.

Provokistoj redakti

Komence de februaro 1945 gestapo sukcesis militkapti kaj sekve aldevigi al kunlaborado unu el rusaj partizanoj, kiu sekve ne nur ke malsekretigis vicon de indikoj pri la agado de Jermak, sed li komencis eĉ labori por gestapo kiel provokisto. Dank' al pluaj indikoj akiritaj per torturado de rezistmovadanoj germanoj sukcesis akiri informojn pri preparata kunveno inter komandantoj de Jermak kaj Tria ĉeĥoslovaka atakanta roto de generalo Luža la 26-an de februaro. Lokon de la kunveno, domon de arbaristo proksime de Šerkovice konkeris provokistoj alivestitaj kiel partizanoj. Post alveno de la komandantoj okazis batalo, dum kiu falis Dimitrijev, la komandanto de Jermak, Ĵeleznjak estis kaptita kaj en aprilo ekzekutita. En sekva arestigado estis arestita vico de kunlaborantoj de Jermak.

Nova komandanto redakti

Post la falinta Dimitrijev transprenis la komandadon lia vicestro Petrovskij. La perdo de la komandantoj kaj reto de kunlaborantoj devigis parton de Jermak al plua dampigo de la agado. Partoj de la taĉmento operacianta en Polička-regiono kaj Prostějov-regiono restis netuŝitaj. Ekde marto tiuj ĉi grupoj komencis entrepreni diverzajn agadojn kontraŭ trafikaj komunikiloj, precipe al fervojo.

Damaĝigita ponto apud Helenín redakti

La 10-an de aprilo 1945 estis fare de kvinmembra grupo de partizanoj per eksplodigilo damaĝigita ponto apud municipo Helenín. La ponto estis sur vojlinio Jihlava - Brno. La ponto post enveturo de trajno kun germanaj soldatoj ne eltenis kaj tri vagonoj frakasiĝis ĝis rivero Jihlava. Pro morto de 52 kaj pro vundiĝo de 119 germanaj soldatoj, laŭ amatora historiisto Jiří Vybíhal, temis pri la plej granda diverza agado farita de partizanoj sur teritorio de Protektorato.

Devene dek kvin membra paraŝutistaro ekkreskis kaj ĝi estis dividita. La taĉmentoj portanta nomon Jermak, agadis en regionoj de Prostějov, Olomouc, Vyškov, en ĉirkaŭaĵo de Polička kaj Velké Meziříčí. Kelkaj grupoj faris divezajn agadojn sur fervojo kontraŭ germanaj kolonoj aŭ per elarmigaj atakoj de ĝendarmaj stacioj. Pluaj grupoj plejparte okupiĝis per provizor-agadoj, sed ankaŭ per agadoj de la tn. individua teroro (punigado kaj timigado de kunlaborantoj kungestapo kaj personoj de gwrmana nacieco).

Agado en Javoříčko redakti

Grupo Jermak-Fursenko agadanta en regiono de Litovel okupiĝis per provizado kaj individua teroro. La aprila agado de la jaro 1945 en Javoříčko, kiam estis fare de partizanoj murditaj 3 homoj en tiama arbarista domo (patrino kun du infanoj), gvidis al bruligo de la tuta municipo Javoříčko fare de taĉmento de SS. Konsisto de la agado de SS estis murdigo de 38 loĝantoj de Javoříčko, de ĉiuj ĉeestantaj viroj pli aĝaj 15 jaroj.

Perdoj redakti

La partizana taĉmento, pli poste partizana brigado Jermak dum tempo de sia agado en Protektorato kunigis 286 batalantoj, el kio estis 35 ĉeĥoj kaj ankoraŭ pli grandan nombron de helpantoj kaj subtenantoj. La malpli alta nombro de ĉeĥoj estis donita pro enmembrigo de granda nombro de la fuĝintaj sovetaj militkaptitoj. Ekzemple kiam estis la 15-a de decembro 1944 fermita interkonsento pri eniro de anoj de ĝisnun memstara partizana taĉmento Ĉapajev (Baĥmutskij-Serinek) en vicon de pli fortaj taĉmentoj operaciantaj en la regiono - ĝis Jermak kaj ĝis Doktoro Miroslav Tyrš, sovetoj elektis kutime Jermakon kaj ĉeĥoj Doktoron Miroslav Tyrš.[1]

La taĉmento faris sume 243 batal agadojn kaj elreligis 23 trajnojn.[2] En bataloj ĝi mortigis 1 279 malamikajn soldatojn kaj 734 militkaptis. El propraj vicoj falis 39 partizanoj.

Referencoj redakti

  1. KROUPA, Vladislav, HUŇÁČEK, Zdeněk, JOŽÁK, Jiří, Stříbrný, Jan. Ceský antifašismus a odboj. Praha : Naše vojsko, ČSPB, 1988. s. 319-320
  2. KROUPA, Vladislav, HUŇÁČEK, Zdeněk, JOŽÁK, Jiří, Stříbrný, Jan. Ceský antifašismus a odboj. Praha : Naše vojsko, ČSPB, 1988. s. 319-320

Rilataj temoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti