Javoříčko (Luká)
![]() |
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Javoříčko |
Javoříčko (germane Jaworitsch) estas loka parto de municipo Luká en regiono de Litovel en Ĉeĥio. Ĝi situas proksime de Bouzov, proksimume 1 km de Kavernoj en Javoříčko. Vivas ĉi tie 42 loĝantoj (2021). La nuntempa malgranda loĝigo estas restaĵo de granda setloko, kiun la 5-an de majo 1945 ekstermis kun tero atakkomando de SS kiel venĝo pro subteno al partizanoj. Estis forbruligitaj ĉiuj konstruaĵoj krom kapeleto kaj lernejo. Samtempe estis ekzekutitaj ĉiuj viroj pli aĝaj ol 15 jaroj, kiujn la SS-anoj kaptis. Sume perdis la vivon 38 personoj. Estas ĉi tie establita pieta loko Monumento al viktimoj de la dua mondmilito rememoriganta tiun ĉi eventon.
Javoříčko | |
germane Jaworitsch | |
vilaĝo | |
Pieta loko kun amasa tombo de 38 viroj ekzekutitaj la 5-an de majo 1945
| |
Oficiala nomo: Javoříčko | |
Ŝtato | ![]() |
---|---|
Regiono | Regiono Olomouc |
Distrikto | Distrikto Olomouc |
Administra municipo | Luká |
Historia regiono | Moravio |
Montaro | Zábřeha montetaro |
Domoj | 17 |
Situo | Javoříčko |
- alteco | 483 m s. m. |
- koordinatoj | 49° 40′ 23″ N 16° 55′ 03″ O / 49.67306 °N, 16.91750 °O (mapo) |
Areo | 0,64 km² (64 ha) |
Loĝantaro | 42 (2021) |
Denseco | 65,63 loĝ./km² |
Kavernoj | Kavernoj en Javoříčko |
Unua skribmencio | 1348 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 783 24 |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
![]() | |
Retpaĝo: www.javoricko.wz.cz/ | |
![]() |
HistorioRedakti
La unua skribmencio pri Javoříčko devenas el la jaro 1348. Dum sia ekzistado ĝi kelkfoje ŝanĝis sian nomon. Ĝi estas nomata ekzemple kiel Javorica, Javorov aŭ Javoří (Jaworzie, Jaborzi). Proksime de Javoříčko foje situadis burgo Špránek. Tiu komene kun Javoříčko alternigis kelkajn posedantojn. Plu poste en la jaroj 1464 - 1538 la vilaĝo apartenis al senjorujo en Bílá Lhota.
LoĝantaroRedakti
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 172 |
1880 | 172 |
1890 | 183 |
1900 | 196 |
1910 | 163 |
1921 | 149 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 174 |
1950 | 12 |
1961 | 67 |
1970 | 71 |
1980 | 75 |
1991 | 60 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 52 |
2011 | 40 |
2021 | 42 |
Pluaj eventoj en datojRedakti
- 1875 - fondita lernejo por municipoj Javoříčko, Březina kaj Veselíčko
- 1928 - komencis konstruado de ŝoseo Slavětín - Javoříčko - Střemeníčko
- 1938 - malkovritaj Kavernoj en Javoříčko
- 2-a de julio 1938 - en municipo estas enigita elektro
- 15-a de majo 1938 - malfermo de la kavernoj en Javoříčko
- 1939 - konstruita ŝoseo inter Javoříčko kaj Veselíčko
- 5-a de majo 1945 - ekstermo de la vilaĝo fare de taĉmento de SS
FotogalerioRedakti
LiteraturoRedakti
- HEKELE, František. Dějiny Javoříčka. Dolní Kounice : Národní knihtiskárna, 1946
Vidu ankaŭRedakti
PanoramoRedakti
Eksteraj ligilojRedakti
- Pieta loko Javoříčko Arkivigite je 2006-08-21 per la retarkivo Wayback Machine
- Artikolo pri likvido de la municipo en www.valka.cz