Ĉeski Malin (Český Malín, Ĉeĥa Malín) (187113-an de julio 1943) estas ĉeĥa vilaĝo en Ukrainio fondita en la dua duono de la 19-a jarcento fare de ĉeĥaj almigrintoj el regionoj de Louny, Žatec kaj Rakovník, bruligita dum la Dua Mondmilito fare de germanoj.

Ĉeski Malin
ukraine: Малин, ruse: Малин, ĉeĥe: Český Malín
ekstermita vilaĝo
Oficiala nomo: Малин
Lando Ukrainio Ukrainio
Provinco Rivna provinco
Regiono Mliniva regiono
Historiaj regionoj Kieva Regno, Volinio, Dua Pola Respubliko
Situo Ĉeski Malin
 - koordinatoj 50° 39′ 23″ N 25° 38′ 22″ O / 50.65639 °N, 25.63944 °O / 50.65639; 25.63944 (mapo)
Fondita 1871
 - ekstermita 13-a de julio 1943
Horzono MET (UTC+2)
 - somera tempo MET (UTC+3)
Poŝtkodo
Situo enkadre de Ukrainio
Situo enkadre de Ukrainio
Situo enkadre de Ukrainio
Vikimedia Komunejo: Malyn, Dubno Raion
Monumento al la viktimoj el Český Malín troviĝanta en Nový Malín
Monumento al la viktimoj en Český Malín

Vilaĝo Malín (ukraine Малин (Malyn), ruse Малин (Malin), pole Malin) hodiaŭ troviĝas en Mliniva regiono en Rivna oblasto de Ukrainio; dum Dua Respubliko de Pollando estis en Dubna distrikto (Dubno, pole powiat dubieński) en Volinia vojevodio.

Historio redakti

Fondo redakti

En la 1860-aj jaroj rusa cara registaro logis almigrontojn, kiuj prilaborus neeluzitan grundon. Krom ties malmultekosta aĉeto ĝi donis al tiuj ĉi homoj avantaĝojn, kiuj estis rajto al fondado de produktentreprenoj, rajto al nacia lernejaferoj, rajto al propra administracio, rajto al religia libereco, liberigo de pagado de impostoj por tempo 20 jaroj kaj liberigo de soldata devo. Municipo Ĉeski Malin estis fondita en ukrainia Volinio en la jaro 1871 kaj iom post iom ĝi kreskis. Estis ĉi tie konstruita lernejo, kie oni instruis en la ĉeĥa lingvo. En 1884 estis eldonita leĝo, laŭ kiu la loĝantaro devis transiri al ortodoksa religio. En la municipo estis establita biblioteko, propravola fajroestingista korpuso, ŝatokupa teatra asocio, fondita dua (eklezia) lernejo. La municipo evoluis danke al laboremo kaj konoj de la homoj, danke al enkondukado de moderna agrikultura mekanikaro kaj ĝi havis multe pli altan nivelon ol ĉirkaŭaj ukrainaj municipoj.

20-a jarcento redakti

En la historion de la municipo negative enskribiĝis eventoj de la unua mondmilito, kiam ĝi estis grave damaĝita. Post pola-soveta milito Ĉeski Malin falis en la jaro 1921 al Pollando. La municipo estis malrapide renovigata, estis alkondukita en ĝi elektra kurento. Samtempe okazis renovigo de lernejoj, kultura kaj asocia agadoj. En 1930 estis en la municipo fondita kooperativa laktoproduktejo, en 1934 konstruado de ŝoseo, en 1937 estis en la vilaĝon alkondukita telefono kaj establita poŝto. En la dua duono de la 30-aj jaroj estis influe de pola kontraŭĉeĥa propagando, kiu ekiris en postulojn de la pola loĝantaro por likvido de la ĉeĥaj lernejaferoj kaj en postulojn por preno de la grundo al la ĉeĥaj kamparanoj, negative influita la vivo de la ĉeĥaj vilaĝanoj sur teritorio de Pollando, kaj do eĉ en Ĉeski Malin. Post atako de la orientaj regionoj de Pollando fare de Sovetunio, kiu okupis tiun ĉi regionon surbaze de sekreta aldono de pakto Ribbentrop-Molotov, Ĉeski Malin falis denove al Sovetunio. Estis ĉi tie fondita malsanulejo kaj ekde la jaro 1941 eĉ kolĥozo. Post atako de Sovetunio fare de nazia Germanio la municipo estis okupita kaj ĝi apartenis en sferon de influo de Tria regno.

Ekstermo redakti

La 13-an de julio 1943 frumatene germanaj trupoj eksieĝis vilaĝojn Ĉeski Malin kaj najbaran Ukraina Malin. Ĉiuj loĝantoj de Ĉeski Malin estis peligita en straton, kie estis apartigitaj maljunuloj, virinoj kaj infanoj de viroj. Po grupoj poste estis la homoj forkondukataj ĝis Ukraina Malin, de kie jam aŭdiĝis pafado. Kelkaj junaj viroj estis devigitaj peli el la vilaĝo la rabitan brutaron kaj forveturigi la ŝtelitan posedaĵon. En Ukraina Malin germanoj enpelis ĉiujn virojn kaj parton de virinoj po grupe en preĝejon, lernejon kaj aliaj konstruaĵoj, kiujn ili surverŝis per bruligaĵo kaj ekbruligis. Ĉiuj, kiuj klopodis forkuri aŭ elsalti el fenestroj, estis batitaj per pafaĵoj el aŭtomatpafiloj aŭ aliaj armiloj. Plimulto de la gemaljunuloj, virinoj kaj infanoj estis forkondukita po grupoj reen ĝis Český Malín, kie estis al ili dirite de komandantaj oficiroj, ke ili estos tralasitaj. Sed anstataŭ tio ili estis enpeligitaj en pajlejojn kaj mortbruligitaj. La germanoj iom post iom bruligis ankaŭ pliaj konstruaĵoj en la vilaĝo. Savis sin nur kelke da personoj, kiuj ne ĉeestis en la municipo aŭ kiuj estis devigitaj peli la ŝtelitan brutaron kaj veturigi la ŝtelitan posedaĵon. La municipo brulis unu semajnon, la trovitaj korprestaĵoj de la homoj estis enterigitaj en komuna tombo en tombejo en Ĉeski Malin.

Preteksto de furiozado estis aserto de la germanoj, ke ili estis atakitaj de trupo de banderanoj.

Reeĥo en la mondo redakti

En aprilo de 1944 ekvidis la ruinojn de Ĉeski Malin membroj de la 1-a ĉeĥoslovaka memstara brigado, kiuj tiun nazian krimon dokumentigis. Laŭ nomo de la municipo estis nomita unu el la ĉeĥaj tankoj de la 1-a ĉeĥoslovaka armea korpuso en Sovetunio.

La 13-an de julio 1947 okaze de la kvara datreveno de la bruligo de Český Malín estis alinomita municipo Frankštát en distrikto Šumperk je Nový Malín, en municipon Nový Malín transloĝiĝis ankaŭ kelke da supervivintaj loĝantoj el Ĉeski Malin.

Ligiloj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Rilataj artikoloj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Literaturo redakti

  • MARTINOVSKÝ, Josef Alois; ŠIRC, Václav. Kronika Českého Malína. [s.l.] : [s.n.].