John Henry FAZEL (naskiĝis la 10-an de julio 1855 en Viskonsino[1]; mortis la 25-an de julio 1938 en San Antonio, Teksaso[2]) estis usona esperantisto.

John H. Fazel
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1855 (1855-01-01) (169-jaraĝa)
Lingvoj EsperantoVolapuko
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

En 1882 li transloĝiĝis al Wichita (Kansaso). Tie li laboris en advokata oficejo kaj studis juron. Tamen anstataŭ trapasi ekzamenon por mem fariĝi advokato, li fariĝis pastro de presbiteriana preĝejo en Wichita (Murdock Avenue Presbyterian Church). En 1907 li transloĝiĝis al Topeko, kie li estis pastro de Oakland Presbyterian Church and First Presbyterian Church. Ekde 1911 li tie organizis skoltajn grupojn. En 1936 li transloĝiĝis al San Antonio (Teksaso).[1]

John H. Fazel unue estis volapukisto, poste ekde 1908 esperantisto. Li estis delegito de UEA en Wichita.[3] Kiel armea pastro en 1917 li instruis Esperanton al oficiroj kaj al simplaj soldatoj. En 1919 li fariĝis reprezentanto de Skolta Esperanto-Ligo en Usono.[4] En 1921 li fondis Topekan Esperanto-Klubon.[5] Li estis direktoro de la Esperanta Societo YPD (kun ĉirkaŭ 1000 anoj), kiu apartenis al EANA. Artikoloj liaj aperis ĉefe en skoltaj gazetoj.

Kun sia edzino Phebe (1846–1928) li havis ses infanojn.[1]

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 Meredith Snepp: Find out about Topekan John H. Fazel.
  2. Ni funebras. En: Heroldo de Esperanto n-ro 36 (992), 18-a de septembro 1938, p. 4.
  3. Jarlibro de UEA 1914.
  4. Atentu, skoltoj. En: Amerika Esperantisto julio 1919, p. 12.
  5. Enlanda kroniko. En: Amerika Esperantisto decembro 1921, p. 9.