Jordan-Iraka Araba Federacio

eksa ŝtato; unuiĝo de Irako kaj Jordanio

La Jordan-Iraka Araba Federacio oficiale nur Araba Federacio (arabe الاتحاد العربي, al-Ittiḥād al-‘Arabī) estis ŝtato de mallonga vivodaŭro formita en 1958 per la unuigo de Irako kaj Jordanio. Kvankam la nomo sugestas federacian strukturon, temis de facto pri konfederacio.

Jordan-Iraka Araba Federacio
Plena origina nomo:
arabe الاتحاد العربي, al-Ittiḥād al-‘Arabī, "Araba Federacio"
 Jordanio
 Reĝlando Irako
19581958 Jordanio 
Respubliko Irako 

historia lando
Geografio
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Estiĝo:
unuigo de Irako kaj Jordanio
Pereo:
militista ribelo en Irako
Antaŭaj ŝtatoj:
Jordanio Jordanio
Reĝlando Irako Reĝlando Irako
Postsekvaj ŝtatoj:
Jordanio Jordanio
Respubliko Irako Respubliko Irako
Elstaraj historiaj eventoj
Fajsal la 2-a
Diplomatiaj Rilatoj
vdr
reĝo Husejn kaj lia kuzo reĝo Fajsal.

La Federacio estis konstituita la 14-an de februaro 1958, kiam la reĝo Fajsal la 2-a de Irako kaj lia kuzo, la reĝo Husejn la 1-a de Jordanio, kunigis siajn du Haŝemidajn reĝlandojn, kiel reago al la formado de la Unuiĝinta Araba Respubliko (formita per la unuigo de Sirio kaj Egipto) la 31-an de januaro 1958. La nova ŝtato garantius ampleksan aŭtonomecon kaj por Irako kaj por Jordanio, kaj estus direktita nome fare de la iraka reĝo, kiel la plej aĝa. Ses monatojn poste, la 14-an de julio 1958, militista ribelo deklaris la sendependigon de la Respubliko Irako for de la Federacio, kaj tiel malpliiĝis la teritorio al tiu de Jordanio antaŭa al februaro 1958. Post la murdo de la ŝtatestro, nome la reĝo Fajsal la 2-a, en tiu ribelo, lia kuzo Husejn, reĝo de Jordanio, ricevis la estrecon de la Federacio. La 2-an de aŭgusto 1958, konstatinte la maleblon restaŭri la suverenecon super Irako, oni ŝanĝis la nomon de Araba Federacio de Irako kaj Jordanio al "Haŝemida Reĝlando de Jordanio", kiu estas ankoraŭ uzata por la lando.

Vidu ankaŭ redakti