Juda-framasona konspira teorio

La juda-framasona konspiro estas konspira teorio[2] pri supozita sekreta alianco inter judoj kaj framasonoj. Tiuj teorioj iam estis popularaj en la reakcia dekstro, speciale in Francio,[3] Hispanio, Rusio, kaj Orienta Eŭropo, kaj similaj akuzoj ankoraŭ hodiaŭ estas eldonataj.

Germana afiŝo de 1935 dirante, "Monda politiko – Monda revolucio. Framasonismo estas internacia organizaĵo sub la judaro kun la politika celo establi judan dominadon per tutmonda revolucio."
La franca revolucio: antaŭe kaj poste: satira desegno de la franca artisto Caran d'Ache, 1898, meze de la Dreyfus-skandalo kaj la fondo de Action Française. Kvankam la Malnova Reĝimo ne estas montrata kiel ideala, la tiama situacio estas montrata kiel pligrandigo de subpremado, kiujn teknikaj plibonigoj ne malpezigas, kaj al kiu financaj kapitalistoj, framasonoj, kaj judoj kontribuas.[1]
Katolika Francio kondukata de judoj kaj framasonoj, desegno de Achille Lemot en Le Pèlerin, 1902.
"La Arjo rompas la katenojn de la judo kaj framasono, kiuj kaptis lin," desegno el 1897 en libro de Augustin-Joseph Jacquet, Francio.

Cionaj saĝuloj redakti

La juda-framasona konspira teorio kombinis du pli malnovajn pretendojn de konspiroj: la kontraŭframasonan kaj kontraŭjudan. Ĝin forte influis la eldono de la Protokoloj de cionaj saĝuloj, falsita dokumento, kiu aperis en la Rusia Imperio kaj pretendis elmontri tutmondan judan konspiron. La protokoloj pretendis, ke la judoj invadis framasonismon kaj ekuzis ĝin siacele. Disĉiploj de la juda-framasona konspira teorio etendis tiun pretendon kaj diris, ke framasonismo kaj la juda komploto havas ĝuste la samajn estrojn.

Ekzempla disĉiplo estis la kataluna pastro Joan Tusquets Terrats, kies Originoj de la hispana revolucio kaj aliaj verkoj baziĝis sur la Protokoloj, kiujn li tradukis. Li pretendis, ke judoj uzis framasonojn kaj socialistojn por subfosi la kristanan kaj hispanan civilizojn. Tio poste donis intelektan motivon al la reĝimo de Francisco Franco, kiu etendis la minacon al internacia juda-framasonisma-komunisma konspiro.

Barry Domvile kaj The Link redakti

La fondinto de brita pornazia asocio, The Link,[4] la emerita Admiralo Barry Domvile, inventis la titolon "Judmas" por la supozita jud-framasona konspiro.[5] Domvile pretendis, ke "la agado de Judmas estas limita al eta sekcio de kaj judoj kaj framasonoj: la granda plimulto havas nenian ideon pri la laboro farata antaŭ la fasado de Judmas."[6] Domvile pretendis, ke "la celo de tiuj ĉi internaciaj judoj estas monda ŝtato subigita per la potenco de mono kaj laboranta por siaj judaj mastroj,"[7] kaj, ke "framasonismo estas la plenuma partnero por la kondukado de juda politiko."[8]

Domvile diris, ke li unue ekpensis pri juda-framasona teorio pro Hitler.[6] Domvile aludis samtempe al la Protokoloj de cionaj saĝuloj[7] kaj La sekretaj potencoj antaŭ revolucio de Vicomte Léon de Poncins.[6] Domvile konsciis, ke Protokoloj de cionaj saĝuloj jam denunciĝis kiel falsaĵo, sed rigardis ilian aŭtorecon kiel "nematerian."[8]

Postsoveta Rusio redakti

La juda-framasonaj konspiraj teorioj gajnis novan forton inter la diversaj marĝenaj politikaj potencoj en la postsoveta Rusio, kie vasta malriĉeco kreis fekundan grundon por konspiraj teorioj,[9] kombine kun akuzo pri sango kaj Holokaŭsta neado. Tiujn vidpunktojn eldiras ankaŭ diversaj kontraŭjudaj verkistoj, rimarkinde Igor Shafarevich,[10] Oleg Platonov,[11] Vadim Kozhinov kaj la forpasinta Grigory Klimov.[9][12][13] Opinia enketo, farita en Moskvo ĉirkaŭ 1990, montris, ke 18 % el loĝantoj en Moskvo kredis je cionisma konspiro kontraŭ Rusio kaj plua 25 % ne ekskludis ties eblecon.

Ligo al la Bilderberg-konferenco redakti

Hodiaŭaj konspiraj teoriistoj, kiuj estas adeptoj de teorioj centritaj ĉirkaŭ la Bilderberg-konferenco kaj pretendate venonta Nova Monda Ordo, ofte utiligas pli malnovajn konceptojn el la juda-framasona konspira teorio, kulpante ekzemple la familion Rothschild.[14] Pro la uzado de temoj kaj tropoj tradicie vidataj kiel kontraŭjudaj, tiaj hodiaŭaj konspiraj teoriistoj tendencas allogi la koleron de grupoj kia Anti-Defamation League.[14]

Referencoj redakti

  1. www.friends-partners.org ''The development of modern anti-semitism''. Friends-partners.org. Alirita 18-a de oktobro 2011.
  2. Leonidas Donskis. (1-an de januaro 2003) Forms of Hatred: The Troubled Imagination in Modern Philosophy and Literature, p. 41–. ISBN 90-420-1066-5.
  3. CHAPTER IV - CONSERVATIVE POLITICAL RHETORIC: THE JUDEO-MASONIC CONSPIRACY THEORY. Vanderbilt University. library.vanderbilt.edu. Arkivita el la originalo je 2016-03-03. Alirita 25-an de januaro 2014.
  4. Giffiths, Patriotism Perverted, pĝ. 39-42.
  5. Domvile, From Admiral to Cabin Boy, p80.
  6. 6,0 6,1 6,2 Domvile, From Admiral to Cabin Boy, p81.
  7. 7,0 7,1 Domvile, From Admiral to Cabin Boy, p82.
  8. 8,0 8,1 Domvile, From Admiral to Cabin Boy, p83.
  9. 9,0 9,1 Anti-Semitic Conspiracy Theories Spread Globally As World Markets Grapple With Financial Crisis. Adl.org. Arkivita el la originalo je 2011-10-10. Alirita 18-an de oktobro 2011.
  10. The Jewish Role in the Bolshevik Revolution and Russia's Early Soviet Regime. Alirita 2016-11-11.
  11. Antisemitism and Racism – The Stephen Roth Institute for the Study of Contemporary. Tau.ac.il. Arkivita el la originalo je 2012-01-11. Alirita 18-an de oktobrro 2011.
  12. Yerofeyev, Viktor. Moscow Believes In Conspiracy Theories. Rferl.org. Alirita 18-an de oktobro 2011.
  13. Some Russians still accuse Jews of `ritual murder' in czar's death | j. the Jewish news weekly of Northern California. Jewishsf.com (19-an de decembro 1997). Alirita 18-an de oktobro 2011.
  14. 14,0 14,1 Knight, Peter. (2003-01-01) Conspiracy Theories in American History: An Encyclopedia (angle). ISBN 9781576078129.

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Judeo-Masonic conspiracy theory en la angla Vikipedio.

Vidu ankaŭ redakti