ERDÉLYI Károly (erde:ji) estis hungara instruisto, filologo naskita en Perjámos la 19-an de oktobro 1859 kaj mortinta en Koloĵvaro la 13-an de majo 1908.

Kariero redakti

Károly Erdélyi en 1876 enpaŝis la ordenon piaristan. Li finis teologion en Nyitra, filologion en Budapeŝto. En 1883 li faris ekzamenon de instruisto kaj instruis en Tata, Nagykanizsa, Kecskemét, fine li iĝis direktoro de la reformita ĉefgimnazio de de Koloĵvaro. Li publikis en la Egyetemes Philologiai Közlöny. Li tradukis el rusa, hispana, nederlanda, sveda, gremana, franca kaj itala lingvoj.

Libroj redakti

  • Az állateposról (Kecskemét, 1887);
  • A francia epos eredetei (Kecskemét, 1888);
  • Irodalmi dolgozatok (Bp., 1901).

Fonto redakti

  • Magyar Életrajzi Lexikon