Kahelforno (aŭ kahela forno) estas tiu forno, kiu estas kovrita per kaheloj. Tiu kahelo servas por rezervi la varmon kaj helpas elradii ĝin egale en la ĉirkaŭon.

baza kahelforno

Historio redakti

Jam en la 14-a jarcento ekzistis malfermaj kahelaj kamenoj. Ekde tiu tempo la metio tre pluevoluis kaj la kahela forno disvastiĝis kiel varmofonto en la norda orientaj Alpoj, Bodenlaga ĉirkaŭo kaj preter la Danubo tra Budapeŝto al oriento. La kahelajn fornojn uzis komence nur la riĉuloj, nobeloj, patricioj. La kahelforno signifas tradician hejtadon per ligno aŭ karbo, sed lastatempe aperis ankaŭ la hejtado per enkonstruita gasa hejtilo. En al forno certigas la longtempan varmon la ŝamotoj.

La elradiita energio varmigas ne la aeron, sed la objektojn en la hejtejo, kio tre gravas por la alergiuloj. Malavantaĝo estas, ke la forno varmigas la objektojn ne egale, estiĝas temperatura diferenco en la hejtita loko.

Tipoj redakti

Oni distingas du tipojn de la kahela forno: baza kaj varmaera kahelforno. La baza kahelforno estas kovrita de la bazo per ceramikaĵoj, tiel estiĝas ceramika kovrilo, kiu servas por rezervi kaj egale transdoni la varmon al la ĉirkaŭo. La aervarma kahelforno hejtas senprobleme multajn lokojn, etaĝojn per varmaeraj kanaloj. Ekzistas ankaŭ kombinitaj fornoj, kiuj kombinas la avantaĝojn de la du baztipoj.

Oni devas mencii, ke la tradicia kahelforno prenas la oksigenon el la ĉambra (hejtita) aero, tiel oni ĉiam traaerumas la ĉambron post fermo de la forno. Forgesita aerumado povas kaŭzi kapdoloron pro la alta enteno de karbona monooksido aŭ ĉe problemoj en la hejtado (ŝtopiĝo de la fumvojo en la kamentubo) eĉ morton. La modernaj fornoj provas eviti tion per alkonduko de ekstera aero.

Ekzistas ankaŭ fornoj, kiuj ne estas kovritaj ekstere per kaĥeloj, sed ili estas simple masonitaj el briko ekstere (brika forno).

Eksteraj ligiloj redakti