Kaliniko el Heliopolo

Kaliniko el Heliopolo (620-678) estis bizanca arkitekto, elpensisto kaj kemiisto kiu vivis dum la 7-a jarcento. Laŭ la kronikisto Teofano (760-818), estis granda la malamo inter araboj kaj bizancanoj en la regiono kie Kaliniko vivis. Pro tio li decidis fuĝi al Konstantinopolo (nuna Istanbulo) iom antaŭ la Batalo de Jarmuk (636).

Kaliniko el Heliopolo
(620-678)
Laŭ bizanca manuskripto, Kaliniko el Heliopolo kreis la grekan fajron, kiun la bizancanoj uzis kontraŭ la musulmana ŝiparo.
Laŭ bizanca manuskripto, Kaliniko el Heliopolo kreis la grekan fajron, kiun la bizancanoj uzis kontraŭ la musulmana ŝiparo.
Persona informo
Καλλίνικος
Naskiĝo 620
en Heliopolo, nuna Baalbek, Libano
Morto 678
en Konstantinopolo, nuna Istanbulo, Turkio
Loĝloko Konstantinopolo vd
Ŝtataneco Bizanca imperio vd
Profesio
Okupo arkitekto • alkemiisto • militisto vd
Verkado
Verkoj Greka fajro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Laŭ la kronikisto Teofano, Kaliniko el Heliopolo estis la inventisto de la greka fajro.

Ĉar li maltrankviliĝis pri la invado de la araboj, li inventis gelatenan likvaĵon alte bruleman, kiun li uzis kiel armilon. Ĉirkaŭ la jaro 673 la kalifo Muawiya ibn Abi Sufyan (602-680) komandis siajn venkajn arabajn fortojn dum ŝipatako al Konstantinopolo. La falo de Bizanco tiuepoke malfermus la pordegojn el Eŭropo al penetrado tra Grekio kaj la Itala duoninsulo, kaj nenia ŝtato estis sufiĉe potenca por rezisti al ili.

Sed kontraŭe, la araba floto estis tute detruita per uzo de stranga armilo tiam nekonata, la greka fajro de Kaliniko el Heliopolo, unue uzata en la "Batalo de Ciziko" apud Konstantinopolo, en la jaro 673. La ingrediencoj de la greka fajro estis sekrete konservitaj de la familio de Kaliniko kaj ili ankoraŭ restas kiel mistero. Laŭŝajne ĝi estis miksaĵo da nafto, kalia nitrato kaj tre eble kalcia oksido.

Raportoj diras ke la produkto ne estingiĝas pro la akvo, disiĝas en ĝin, liberigante grandan kvanton da varmo.[1] La ĉefa kaj noviga malkovro de Kaliniko ŝajne estis la enkondukon de speco da tubo por ĵeti la fajron. Tiu nova armilo ebligis la venkon de la bizancanoj kaj ankaŭ estis tre grava kiel historia fakto por la monda defendo, ĉar tio permesis al la bizancanoj resti en la urbo ĝis la jaro 678 kiam okazis la sieĝon de Konstantinopolo fare de la araboj.[2] La greka fajro estis ankaŭ uzita en 1151 en Francio. La tekniko enkondukita de Kaliniko en Bizanco certe estis inspirita en malnova tekniko uzata en la antikva Ĉinio.

Literaturo redakti

Referencoj redakti