La kapta reflekso (ankaŭ konata kiel la tena reflekso) estas denaska reflekso, kiu esprimiĝas en la kuntiriĝo de la palmo de la bebo, kiam objekto tuŝas ĝin kaj kaptado de tiu objekto.

La kapta reflekso de kvinmonata infano

La reflekso aperas de la feta aĝo de 16 semajnoj kaj malaperas ĝis la beba aĝo de kvin aŭ ses monatoj. La foresto de la reflekso en la novnaskiĝinto aŭ ĝia ne-malapero post la kresko de la bebo povas indiki denaskan neŭrologian malsanon. Se ĉi tiu reflekso ne malaperas, tiu ankaŭ povas malhelpi la ĝustan funkciadon de la manoj de bebo por manipuli objektojn.

Evoluo redakti

Laŭ la populara opinio inter evoluaj esploristoj, ĉi tiu reflekso estas degenera restaĵo de la reflekso, kiu videblas ĉe evoluintaj kaj felaj bestoj, kiel simioj. Ĉe tiuj bestoj, ĉi tiu reflekso estas kritika por travivi kaj postvivi dum junaĝo, ĉar ĝi permesas tenon sur la haŭto aŭ felo de la patrino kaj malhelpas fali de la korpo de la patrino en alta alteco, aŭ malhelpas perdon de la novnaskiĝinto.