Kastamonu estas la distrikta ĉefurbo de la Provinco Kastamonu, Turkio. Laŭ la popolnombrado de 2000, la loĝantaro de la distrikto estas de 102 059 el kiuj 64 606 loĝas en la urba centro de Kastamonu.[1][2] La loĝantaro de la en 2010 estis 91 012.[3] La distrikto kovras areon de 1834 km²,[4] kaj la urbo kuŝas sur altaĵo de 904 m super marnivelo. Ĝi estas en la sudo de la provinco.

Kastamonu
urbomunicipo • distrikto de Turkio
Administrado
Poŝtkodo 37000
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 148 931  (2018) [+]
Loĝdenso 100 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 23′ N, 33° 47′ O (mapo)41.38333333333333.783333333333Koordinatoj: 41° 23′ N, 33° 47′ O (mapo) [+]
Alto 774 m [+]
Areo 1482 km² ( 148 200 ha) [+]
Horzono UTC+03:00 [+]
Kastamonu (Turkio)
Kastamonu (Turkio)
DEC
Kastamonu
Kastamonu
Situo de Kastamonu

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Kastamonu [+]
vdr
Malnovaj otomanaj domoj de Kastamonu.
Respublika Monumento.

Oni supozas, ke la urbo estis fondita en la 18-a jarcento a.K. La urbo estis konata kiel Timonion (Τιμόνιον en greka) dum la greka kaj romiaj epokoj. La nomoŝanĝo datas de la 10-a jarcento p.K. Manuel Erotikos Komnenos, nome traka militisto kiu estis elstara generalo kaj la patro de la Bizanca imperiestro Isaak la 1-a Komnenos, ricevis terojn ĉe Kastamonu el la imperiestro Bazilo la 2-a kaj konstruis fortikaĵon tie nome Kastra Komnenon (Κάστρα Κομνηνών). Manuel estis notita e Bazilo la 2-a pro sia defendo, en 978, de Nikeo kontraŭ la ribelulo Bardas Skleros.[5] La nomo Kastra Komnenon estis mallongigita al Kastamone, kaj poste turkigita al Kastamoni kaj Kastamonu.

Notoj redakti

  1. Turkish Statistical Institute Census 2000, Key statistics for urban areas of Turkey (turke) (XLS). Arkivita el la originalo je 27a de Septembro, 2007. Alirita 2008-11-17. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-09-27. Alirita 2021-02-15.
  2. GeoHive. Statistical information on Turkey's administrative units. Alirita 2008-11-22.
  3. Statistical Institute[rompita ligilo]
  4. Statoids. Statistical information on districts of Turkey. Alirita 2008-11-22.
  5. Runciman, pp. 54-55

Bibliografio redakti

  • Falling Rain Genomics, Inc. "Geographical information on Kastamonu, Turkey". Alirita la 15an de Februaro 2021.
  • Runciman, Steven (1951) A History of the Crusades, Vol. I: The First Crusade, Cambridge University Press.
  • Boğaç A. Ergene: Local Court, Provincial Society and Justice in the Ottoman Empire, Legal Practice and Dispute Resolution in Çankırı and Kastamonu (1652-1744). Studies in Islamic Law and Society, volume 17, Brill, Leiden, 2003. ISBN 90-04-12609-0.