Katedralo de Prato

La katedralo de Prato (itale Duomo di Prato) estas la ĉefa katolika preĝejo de Prato (Toskanio), kaj la sidejo de la loka episkopo. Ĝi estis dediĉita al Sankta Stefano, la unua kristana martiro. Ĝi estas unu el la plej malnovaj preĝejoj de la urbo, ĉar ĝi jam ekzistis en la 10-a jarcento kaj estis renovigita aŭ rekonstruita plurfoje ekde tiam.

Katedralo de Prato

LandoItalio
RegionoToskanio
SituoPrato
- koordinatoj43° 52′ 55″ N, 11° 5′ 52″ O (mapo)43.8819444411.09777778Koordinatoj: 43° 52′ 55″ N, 11° 5′ 52″ O (mapo)

Estiĝo10-a jarcento

Katedralo de Prato (Toskanio)
Katedralo de Prato (Toskanio)
DEC
Katedralo de Prato
Katedralo de Prato
Lokigo de Toskanio en Italio

Map
Katedralo de Prato

Vikimedia Komunejo:  Duomo (Prato) [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Bildo de la Duomo. Videblas dekstre la statuo de Giuseppe Mazzoni.

La katedralo entenas plurajn notindajn artaĵojn, inkluzive de belaj skulptaĵoj. La ekstera katedro de la katedralo estis plenumita de Michelozzo kaj Donatello en la 15-a jarcento.