Keros (greke: Κέρος) estas neloĝata, greka insulo, kiu estas konata pro la arkeologiaj trovitaĵoj. Ĝi grandas 15 km² kun longo de 7 km ĉe la suda bordo kaj kun larĝo de 4 km, tiel ĝi estas la dua plej granda de la Malgrandaj orientkikladoj kaj situas inter Naksos kaj Amorgos. Ĝia plej alta punkto estas 432 m Kéros, kiu estas samtempe la la plej alta monto de la insularo.

La insulo servas nur kiel kapropaŝtejo. Oni faris sur la insulo bronzepokajn elfoŝajojn, ĉe kiuj oni trovis la faman flut-ludanton kun grando de 20 cm kaj la samgrandan sidantan harpoludanton. Ili ambaŭ estas ekspoziciitaj en la arkeologia Nacia muzeo en Ateno. La florepoko de la bronzepoka tempo estis inter 2600 ĝis 2200 a.K..

Proksime al la insulo troviĝas Daskalio Kavos, religia centro, kultejo.