Kojno (geometrio)

En geometrio, kojno estas pluredro difinita per du triangulaj kaj tri trapezaj edroj. Kojno havas 5 edrojn, 9 randoj, kaj ses verticoj.

Kojno
Bildo
Bildo
Triangula prismo - specifa okazo de kojno
Verticoj 6
Lateroj 9
Edroj 2 trianguloj,
3 kvarlateroj
Propraĵoj Konveksa
vdr

Kojno estas subklaso de la prismosimilaĵoj.

Kojno povas esti konsiderata kiel degenera dulatera kupolo kun supra edro kolapsita en lateron.

Kojnoj povas kreiĝi de malkomponaĵo de aliaj pluredroj. Ekzemple, la dekduedro povas esti dividita en centran kubon kun 6 kojnoj kovrantaj edrojn de la kubo. La orientiĝoj de la kojnoj estas tia ke la triangulo kaj trapezaj edroj povas konektiĝi kaj formi regulan kvinlateron.

Triangula prismo estas specifa okazo de kojno kun la du triangulaj edroj estantajn move kongrua - kongruaj kaj situantaj en paralelaj ebenoj.

Kvarlatera piramido estas degenera kojno en kiu unu el la lateroj inter du trapezaj edroj estas kolapsita en punkton.

Por kojno kun ortangula bazo, la volumeno estas

kie la baza ortangulo estas a × b, c estas longo de la apeksa latera paralelo al a, kaj h estas la alto de la baza ortangulo al la apeksa latero.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti