Kolombangara (foje literumita Kulambangara kaj Kolombangaro en Esperanto) estas insulo de la arkipelago Novgeorgia Insularo de la Salomonoj en sudokcidenta Pacifika Oceano. La nomo estas el loka lingvo, iela traduko estus "Sinjoro Akvo" rilate al proksimume 80 riveroj kaj rojoj fluantaj trae.

Kolombangara el spaco (falsa koloraro). Monto Veve estas klare videbla.
Novgeorgia Insularo kun Kolombangara centrelive.

Geografio redakti

Ĝi estas preskaŭ perfekte rondoforma kaj ĉirkaŭ 15 km longa, nome stratovulkano kiu atingas alton de 1770 m ĉe Monto Veve. La insulo formas parton de la suda limo de la Novgeorgia Markolo; nordokcidente la Golfo Vella separas ĝin el Vella Lavella kaj Gizo, dum sudoriente Novgeorgio kuŝas tra la Golfo Kula. Okcidente-sudokcidente de Kolombangara estas la insulo Ghizo, kie estas la okcidenta provinca ĉefurbo nome Gizo.

Kolombangara estas tre arbara, kun malmultaj loĝantoj. Kolombangara havas du elstarajn setlejojn, nome Ringgi kaj Mongga, la unua pli granda. Plej grava industrio en la insulo estas lignoproduktado, ĉefe ĉe Poitete.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Koordinatoj: 7° 58′ S 157° 04′ O / 7.967 °S, 157.067 °O / -7.967; 157.067 (mapo)