Komtango

korea supo

En korea kuirarto, la komtango[1] (koree 곰탕, gomtang [ɡ̊oːmtʰaŋ], koree 곰국, gomguk [ɡ̊oːmk͈uk]) estas korea supo de bovaĵo.

Priskribo redakti

La komtango povas esti blankeca, laktoŝajna, sed fakte ne havas ajnan lakton. Ĝi estas farita per daŭra bolado de bovaj viando kaj ostoj en akvo, kune kun legomoj.

Oni povas uzi diversajn bovajn viandojn, sed ĉefe uzas tiujn, kiuj estas ordinare tro malmolaj por simpla kuirado, kiel ekzemple brustaĵo, vostaĵo, tripo, aŭ kapaĵo. Pli malofte, oni povas uzi porkajn viandon kaj ostojn.

La supo, post bolado, estas simple spicita per salo, nigra pipro, papriko, poreo, ktp., laŭguste.

Bildaro redakti

Etimologio redakti

La korelingva nomo de la supo devenas de koree 고-, go (“elboli”) + koree -ㅁ, m (“-ado”) + koree , tang (“supo”), kaj laŭlitere signifas “elboligita, plene boligita supo”.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti