Pri komunikado, kopio estas nova aĵo, kopie farita, imita de originalo. Povas aludi ankaŭ al ekzemplero (ekzemple de filmo) aŭ imitaĵo.

Historie oni faris kopiojn per mana skribado en la Mezepoko de libroj, kio kontribuis al disvastigo de sciaro. Unu el ĉefaj trajtoj per kio oni markas Renesancon estas la disvastigo en Eŭropo de la presarto, kio konsistis el eblo fari kopiojn de libroj per maŝino, kio multobligis la kapablon disvastigi kaj sciaron kaj beletron. Diversaj teknikoj pliampleksigis la gamon fari kopiojn de bildoj, fotoj, dokumentoj ktp, ĝis la aktualo.

Pli ĝenerale, laŭ Francisko Azorín kopio estas Reprodukto de verko.[1] Li indikas etimologion el la latina cancelli (krado). Kaj li aldonas la terminojn kopii, por fari kopion, blua kopio, fotokopio, trakopio, perpikakopio, hektografa kopio, feroprusata kopio.[2]

Laŭ sia dua signifo en NPIV[3], kopio estas reprodukto de (iu ajn) belarta verko kaj distingeblas de duplikato[4], kiu estas (nur) dua ekzemplero de dokumento kaj de repliko, kiu estas (laŭ sia tria signifo[5]) duplikato (reprodukto), kiun artisto mem faras pri unu sia verko.

Referencoj redakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 117.
  2. Azorín, samloke.
  3. Kopio en NPIV
  4. Duplikato en NPIV
  5. Repliko en NPIV

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti