Kraft durch Freude

Nazia organizaĵo

Kraft durch Freude [kraft durĥ frojde] (Forto per/tra ĝojo; mallongigo estis KdF) estis nazia politika organizaĵo por aranĝi, kontroli, egaligi la libertempon de la germana loĝantaro.

Kraft durch Freude
emblemo
politika organizaĵo
Komenco 27-a de novembro 1933 vd
Fino 1945 vd
Lando(j) Nazia Germanio vd
Sidejo Berlino
vdr

La organizaĵo ekzistis inter 1933 kaj 1945, la ĉefa aktivado okazis ekde la komenco de la dua mondmilito (1939). Kraft durch Freude estis suborganizaĵo de Deutsche Arbeitsfront (DAF ~ Germana Laborforto). ĝi estis kun la Amt für Reisen, Wandern und Urlaub la plej granda vojaĝo-organiza asocio. Dum la nazia periodo, la laboristoj havis 2-3 semajnojn kiel libertagojn.

La ideo por fondi la organizaĵon venis de la faŝisma Italio, kie oni fondis jam en 1925 similan organizaĵon, nome Opera Nazionale Dopolavoro (Nacia Libertempa Organizo). La ideon kaj la organizon ekkonis Robert Ley -gvidanto de la Germana Laborfronto - en 1929 dum vojaĝo en Italio kaj proponis enkonduki tion post enpotenciĝo de la nazioj. La planon kapjesis Hitler la 14-an de novembro 1933, la oficiala fondo okazis du semajnojn poste, la 27-an de novembro.

La organizo estis disigita post kolapso de la nazia potenco.

Eksteraj ligiloj redakti