Kudzuokudzu-planto (latine Pueraria montana var. lobata, japane  (くず), kuzu) estas plantospecio el la familio de fabacoj, kiu origine venas el Japanio kaj en 1876 estis kunportita en Usonon, kiam la japana registaro - okaze de la 100-jara ekzisto de Usono - aranĝis tie ĝardenon kun japanaj plantoj. Oni uzis la planton en la 1930-aj jaroj por plantizi voj-randojn, por eviti erozion.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kudzu
Kudzu-floroj
Kudzu-floroj
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Magnoliopsida Magnoliopsida
Ordo: Fabaloj Fabales
Familio: Fabacoj Fabaceae
Subfamilio: Faboideoj Faboideae
Tribo: Fazeoleoj Phaseoleae
Genro: Pueraria
Specio: P. montana
Pueraria montana var. lobata
(Willd.) Sanjappa & Pradeep
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Bedaŭrinde, kudzuo trovis en sudorienta Usono elstarajn kreskajn kondiĉojn kaj disvastiĝis eksplode pro manko de la naturaj malamikoj kiuj ekzistas en Japanio. Hodiaŭ, la planto kovras ĉ. 30 000 km² kaj kreskas kelkfoje eĉ 30 cm en tago.

La planto kovrokreskas dum mallonga tempo domojn, arbojn kaj ĉion. Ĝi povas dum kelkaj monatoj plene kovri domon.

Kudzuo mem estas tre utila planto, oni povas uzi ĉiujn ĝiajn partojn, kaj bestoj ŝatas ĝin manĝi. En Japanio, kudzuo estas ankaŭ kuracplanto.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti