Lanarkshire

historia distrikto kaj graflando de Skotlando

Lanarkshire, nomata ankaŭ County of Lanark, do Distrikto de Lanark (skotgaele Siorrachd Lannraig, skote Lanrikshire) estas historia regiono kaj graflando respektive distrikto en la geografia zono centraj malaltejoj de Skotlando.

Lanarkshire
Historia regiono
registration county • leŭtenanta areo en Skotlando • historic county of the United Kingdom • kantono de Skotlando [+]

LandoSkotlando

- koordinatoj55° 35′ 0″ N, 3° 50′ 0″ U (mapo)55.583333333333-3.8333333333333Koordinatoj: 55° 35′ 0″ N, 3° 50′ 0″ U (mapo)

Loĝantaro1 003 726 [+] (2011)

Lanarkshire (Tero)
Lanarkshire (Tero)

Lanarkshire (Skotlando)
Lanarkshire (Skotlando)
DEC
Lanarkshire
Lanarkshire

Map
Lanarkshire
Vikimedia Komunejo:  Lanarkshire [+]
vdr
la historia regiono Lanarkshire (ĝis proksimume 1890)

Historio redakti

Historie, Lanarkshire estis la plej popolriĉa distrikto en Skotlando kaj, en pli fruaj tempoj, havis konsiderinde pli grandan teritorion, Granda Boundaries, inkluzive de la najbara historia areo Renfrewshire ĝis 1402. En modernaj tempoj, ĝi estas limigita norde de la historia distrikto Stirlingshire kaj dekroĉita porcio de la historia distrikto Dunbartonshire, nordoriente de Stirlingshire, West Lothian (skote Wast Lowden, skotgaele Lodainn an Iar), oriente de Peeblesshire, sudoriente kaj sude de Dumfriesshire, sudokcidente de Dumfriesshire kaj Ayrshire kaj okcidente de Ayrshire, Renfrewshire kaj Dunbartonshire.

Lanarkshire estis historie dividita je du administraj areoj. Meze de la 18-a jarcento ĝi estis redividita en tri sekciojn: la Supra, Meza kaj Malsupra sekcioj kun sia administraj centroj en Lanark, Hamilton kaj Glasgow, respektive, kaj restis tiel ĝis la leĝo de 1889 pri loka regado de Skotlando.

En 1975, la graflandaj konsilioj estis aboliciita kaj la areo iĝis parto de la pli granda regiono Strathclyde, kiu mem estis dividita al novaj areaj konsilioj en 1996. La malnova areo de Lanarkshire laŭ la stato de 1996 ĝis nun konsistas el la konsiliaj areoj de:

Aktualo redakti

Norda Lanarkshire kaj Suda Lanarkshire havas komunan oficejon por statistika kalkulo kaj voĉdona registro. Ankaŭ ekzistas komuna sanservo, kiu tamen ne kovras la urbeton Rutherglen kaj la ĉirkaŭa regiono en Suda Lanarkshire.

En 2011, la regiono gastigis la Internaciajn Infanajn Ludojn.

Setlejoj redakti