Leander Tell

sveda speleologisto, patro de la sveda speleologio, esperantisto

Carl Leander Tell (naskiĝis la 21-an de julio 1895 en Norrköping; mortis la 21-an de septembro 1980 en Norrköping) estis kavernisto aŭ speleologo kaj sveda esperantisto, konsiderata kiel la patro de la speleologio en Svedio.

Leander Tell
Persona informo
Naskiĝo 21-an de julio 1895 (1895-07-21)
Morto 21-an de septembro 1980 (1980-09-21) (85-jaraĝa)
Lingvoj svedaanglagermanaEsperanto
Ŝtataneco Svedio
Familio
Infanoj Lillemor Tell • Björn Tell
Okupo
Okupo esperantisto
vdr
La groto de Lummelunda, el ene

Leander Tell lernis Esperanton en 1908, 13-jara, kaj fondis klubon en Norrköping, kies honora prezidanto li restis dumvive.

Post ricevo de abiturienta diplomo, li studis en la Universitato de Stokholmo. Tie li estis dum kelkaj jaroj sekretario de la Esperantoklubo de Stokholmo. Li patroprenis teatraĵon en la jarkunveno de Sveda Esperanto-Federacio en Norrköping, 1915, kune kun la estonte konata radioĵurnalisto Sven Jerring.[1] Jam en 1919, 24-jara, li estris grandan librovendejon en Stokholmo kaj mastrumis propran komercan entreprenon. Lia profesia aktivado devigis lin redukti sian partoprenon en la esperantoagado, sed li restis fidela al la internacia lingvo.

Jam junaĝe, lia precipa eksterprofesia pasio estis speleologio kaj scienco pri grotoj. Li eltrovis novajn grotojn kaj rimedojn por venki nekutimajn malfacilaĵojn, pli speciale en la subtera grotara akvosistemo de Lummelunda, sur la insulo Gotlando. Danke al liaj klopodoj, tiu grota sistemo, antaŭe preskaŭ nealirebla, fariĝis turisme vizitebla.[mankas fonto]

Dum la jardekoj 1950-a kaj 1960-a, lia nomo estis sinonima kun grotesplorado en Svedio. En 1963 aperis Preliminär Katalog över Grottor i Sverige, antaŭpreta katalogo pri svedaj grotoj, kies indeksadon li komencis redakti; tri ĝisdatigoj aperis tra la jaroj (1966, 1970, 1974). Lia denombrado de grotoj hodiaŭ nomiĝas Tellnummer.

Lia granda intereso kaj entuziasmo pri grotoj estis aparte rimarkebla. Internacie konata en fakaj rondoj, li havis vastan senliman reton da kontaktoj pri grotesplorado. Tutmonde agnoskata estas ankoraŭ nun la graveco de lia kontribuo al akiro de scioj pri la grotoj, tre utilaj en serĉado de solvoj al misteroj en diversaj sciencoj, interalie geologio, biologio, paleontologio, arkeologio, esploroj pri glaciigo, kristaliĝo, ktp.

Ekde 1950, li verkis dudekon da sciencpopularigaj libroj, precipe pri grotoj, kaj traktaĵojn, kiuj aperis plejparte en la sveda, sed ankaŭ en Esperanto, la germana, kaj la angla.[k 1] Li strebis laŭeble aldoni Esperanto-resumon al alilingvaj verkoj, inte alie en almenaŭ du svedlingvaj broŝuroj, pri grotoj en Svedio ĝenerale (1963), kaj pri tiuj de Lummelunda (1974).

En 1955 aperis Underjordens Vackra Värld, en kiu li prezentis al la sveda publiko siajn sciojn kaj spertojn. Versio de tiu ĉi libro, ne traduko, kvankam esence sama, pli adaptita al internacia publiko, aperis en Esperanto en 1959 sub la titolo La Bela Subtera Mondo. En 1969 aperis Estiĝo de la Tero kaj de la Homo.

En 1960 Tell kun la grotesploristo Yngve Freij (1941–2016) kaj Ebbe Johansson esploris la groton de la monto Balsberg en Skanio. En 1966, li fondis la Svedan Asocion pri Speleologio kaj fariĝis ties unua prezidanto. Li fondis ankaŭ klubon (Östgöta grottklubb) en la praprovinco de Östergötland.[2] Li estis patro de la bibliotekisto Björn Tell, la bildartisto Lillemor Tell, kaj inĝeniero kaj inventisto Lasse Tell.

Bibliografio redakti

Vidu Vikifontaro sub ’Eksteraj ligiloj’ por kelkaj tradukaĵoj farita de Tell. Sub kelkaj titoloj trovigas proksimumaj tradukoj de alilingvaj titoloj.

  • Underjordens vackra värld: strövtåg i grottor, 1955
  • La bela subtera mondo, 1959
  • Erosionsförloppet med särskild hänsyn till Lummelundagrottorna, 1961
La procezo de erozio, kun aparta atento pri la grotoj de Lummelunda
  • Die Höhlentypen Schwedens, 1962
  • Preliminär katalog över Grottor i Sverige, 1963
Antaŭpreta katalogo pri la grotoj en Svedio
Suplementoj 1–3, 1966, 1970, 1974
  • Speleologiska studier i svensk natur, 1964
  • Några grottor i Östergötland, 1964
Iuj grotoj en Östergötland
  • Balsbergsgrottan, 1967 – kunaŭtoro kun Yngve Freij kaj Ebbe Johansson
  • Cognac och Konjak – en liten handbok, 1968
Konjako kaj angla brando – manlibreto
  • Utmaning till Småland – Defio al Smolando, 1968
  • Urbergsgrottor, Norrköping, 1969
  • Estiĝo de la Tero kaj de la Homo, 1970 – kun antaŭparolo de profesoro Carl Støp-Bowitz
  • Handledning i svensk grottforskning, 1971
  • Barndomsminnen från Norrköping, 1972
Infanmemoraĵoj el Norrköping
  • Karstförekomster i Sverige
  • Fifty typical Swedish caves
Kvindek tipaj svedaj grotoj
  • Lummelundagrottorna, 1974
La grotoj de Lummelunda

Komentoj redakti

  1. Sur kovrilpaĝo de La Bela Subtera Mondo aperas jena mencio pri la franca: "Ankaŭ en germana kaj franca lingvoj li publikigis disertaĵojn", sed tio ne estas videbla aliloke.

Fontoj redakti

Aldone al la originala versio, pliaj informfontoj fontas esence el la sveda versio de tiu artikolo en Wikipedia (sv:Leander Tell) kaj el kovrilpaĝoj de la libroj La Bela Subtera Mondo kaj Estiĝo de la Tero kaj de la Homo.

  1. La Espero, majo 1956, p. 43
  2. Sveda Asocio pri Speleologio (arkiva kopio): "La biblioteko konsistas el unika kolekto de la literaturo prigrota, kiun Leander Tell (fondinto de la asocio) disponigis tie tra la Biblioteko de la Universitato de Lund. Speleologia Biblioteko situas en Västerås." (svede)

Eksteraj ligiloj redakti