Les enfants de la chance

Les enfants de la chance (franclingve por "La infanoj de bonŝanco" aŭ "La infanoj de feliĉo") estas filmo farita en 2016 de reĝisoro Malik Chibane.

La infanoj de bonŝanco
filmo
Originala titolo Les enfants de la chance
Produktadlando Francio
Originala lingvo franca lingvo
Kina aperdato en  Germanio la 27-an de septembro 2016
en  Francio la 30-an de novembro 2016
Daŭro 195 minutoj
Ĝenro drama komedio
Reĝisoro(j) Malik Chibane
Scenaro Malik Chibane
Rolantoj Philippe Torreton • Mathias Mlekuz
IMDb
vdr

Temas pri Maurice (aktorata fare de Matteo Perez), 12-jara juda knabo en Francio, kiu en julio 1942 estas devigata pasigi restadon kiel paciento en ortopedia kliniko por knaboj en Garches, malcentra antaŭurbo de Parizo, for de la familio, kaj emocie suferas pro la manka kontakto al la familio. Origine la diagnozo nur estas rompita kruro, sed la radiografiaj bildoj de la kruro montras ostan tuberkulozon, kaj la hospitala restado iĝas longtempa, sen antaŭvidebla fino. Ekde majo 1940 la armeo de nazia Germanio konkeris nordan Francion, kaj judaj familioj vivas en konstanta timo esti forportataj al iuj koncentrejoj en orienta Eŭropo, pri kiuj oni scias malmulton, sed timas la plej malbonan. Tial kompreneble la knabo ŝokiĝas, kiam liaj leteroj al la familio revenas al la hospitalo kun indiko "adresato forloĝiĝis al nekonata celo". Estas ok pliaj judaj knaboj en la hospitalo, kaj ne daŭras longe ĝis nazioj ankaŭ traserĉas la malsanulejon, kolektante lastajn judojn por forporto al la Holokaŭsto, sed la kuracistoj antaŭe forigis ĉiujn indikojn pri judeco el la pacientaj aktoj, kaj gipsigas sanajn krurojn por savi la vivojn de la judaj pacientoj - kaj ili sukcesas. Fine ankaŭ la patrino de la knabo, kiu sukcesis kaŝiĝi kaj eviti la forporton, atingas la hospitalon kaj revidas sian filon.

La filmo enviciĝas inter multajn aliajn, kiuj temigas la hororajn 1940-ajn jarojn en Eŭropo, sed ĝi tuŝas la hororon nur dedistance, en eltenebla kvanto: fokuso estas la soleco en kontraŭvola hospitaleco, la neceso de atendado sen povi influi sian sorton, kaj la kresko de solidaro inter la hazarde kunigitaj infanaj pacientoj.

Eksteraj ligiloj redakti