Luigi Puccianti (1875–1952) estis itala fizikisto. Li estis elstara ĉar konstruis tre sensivajn spektrografon, per kiu li studis la infraruĝan absorbadon de multaj komponaĵoj kaj klopodis kunrilatigi la spektrojn havantajn molekulajn strukturojn. Li studis la energian spektron de metaloj kaj halogenoj kaj proponis mezuradon de la ondolongo de Ikso-radioj pere de la uzado de difraktado ĉe grandaj anguloj de incido.

Li estis elstara partikulare ankaŭ ĉar estis la doktoriga konsilisto de la ricevinto de Nobel-premio nome Enrico Fermi.

Puccianti akiris sian gradigon en 1898 ĉe la Universitato de Pizo ĉe Angelo Battelli.

Notoj redakti

  • G. Polvani, “Mots de commémoration prononcés a la nouvelle de la mort du Prof. Luigi Puccianti”, Nuovo Cimento Series 9 Volume 9 Supplement 3, Pages 478-479 (1952), DOI 10.1007/BF02903418.