La Mühlviertel (prononco [mülfirtl], laŭvorte "Mühl-kvartalo", en oficialaj nomoj ankaŭ Mühlkreis), estas regiono de Supra Aŭstrio kaj konsistigas unu el la kvar historiajn regionojn de la federacia lando Supra Aŭstrio, nome ties nordan kaj nordorientan parton. La regiono nomatas laŭ la riveroj Große Mühl, Kleine Mühl kaj Steinerne Mühl. La ekzaktaj nuntempaj limoj nur fiksiĝis en la 19-a jarcento, lige al tiutempa kreo de la nunaj politikaj distriktoj de la federacia lando, sed pli-malpli la teritorio ekestis en la jaro 1779, kiam la antaŭaj regionoj "Mühl" kaj "Machland" estis unuigitaj. La regiono konsistas el la distriktoj Freistadt, Perg, Rohrbach kaj Urfahr-Umgebung, kaj tradicie inkluzivas ankaŭ la partojn de la urbo Linz norde de la rivero Danubo, do la urbopartojn Urfahr, Pöstlingberg kaj St. Magdalena.

Mühlviertel
Historia regiono
regiono [+]

LandoAŭstrio
- koordinatoj48° 25′ 0″ N, 14° 25′ 0″ O (mapo)48.4166666714.41666667Koordinatoj: 48° 25′ 0″ N, 14° 25′ 0″ O (mapo)


Mühlviertel (Supra Aŭstrio)
Mühlviertel (Supra Aŭstrio)
DEC
Mühlviertel
Mühlviertel

Mühlviertel (Aŭstrio)
Mühlviertel (Aŭstrio)
DEC
Mühlviertel
Mühlviertel

Map
Mühlviertel

Vikimedia Komunejo:  Mühlviertel [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
tipe monteta, alterne arbara kaj kampara pejzaĝo de la regiono

Historio redakti

Mühlviertler Hasenjagd estis nazia militkrimo kiu okazis en la regiono Mühlviertel. En februaro 1945, proksimume 500 sovetiaj kaptitoj eskapis de la Koncentrejo Mauthausen-Gusen. Lokaj civiluloj, soldatoj kaj lokaj naziaj organizoj ĉasis fuĝintojn dum tri semajnoj, murdante la plej grandan parton de ili. De la originaj 500 kaptitoj kiuj partoprenis en la fuĝeksperimento nur dek unu transvivis la Duan Mondmiliton.

Vidu ankaŭ redakti

La tri pliaj historiaj regionoj de Supra Aŭstrio estas la Hausruckviertel (nomata laŭ la montoĉeno Hausruck), la Innviertel (nomata laŭ la rivero Inn) kaj la Traunviertel (laŭ rivero Traun). Por la tuta regiono tre gravis kaj gravas la premonstratoj de Konvento Schlägl.

Eksteraj ligiloj redakti