Mădăraș (Mureș)
vilaĝo en Rumanio
Mădăraș [mədəraŝ] (hungare: Mezőmadaras [mezomadaraŝ]) estas vilaĝo en Rumanio okcidente de Târgu Mureș. Administre ĝi apartenis al Band, sed en 2004 ĝi memstariĝis kaj de tiam estas komunumo.[1][2]
Mădăraș | |||
---|---|---|---|
Komunuma sidejo | |||
komunumo en Rumanio | |||
Lando | Rumanio | ||
Distrikto | distrikto Mureș | ||
Alinome | Mezőmadaras (hungare) | ||
Iama hungara departemento | Maros-Torda | ||
Situo | 46° 36′ N, 24° 26′ O (mapo)46.60524.434444444444Koordinatoj: 46° 36′ N, 24° 26′ O (mapo) | ||
| |||
Alto super maro | 332 m | ||
Poŝtkodo | 547071 | ||
Loĝantaro | |||
– komunumo | 1.299 (en 2011) | ||
– vilaĝo | 1,299 (en 2011; 1.256 en 2002) | ||
Kodo laŭ SIRUTA | 115441 | ||
Ekde 2011 ĝi administras ankaŭ la vilaĝon Fânațele Mădărașului, kiu ĝis tiam apartenis al Band. La censo de 2011 kalkulis la 301 loĝantojn de Fânațele Mădărașului ankoraŭ al Band.
Loĝantaro redakti
En 1910 ĝi havis 2 935 loĝantojn (hungaroj, rumanoj), en 1992 1 613 (81 % da hungaroj).
Historio redakti
Ĝia unua mencio estas en 1332 kiel ekleziejo. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (Maros-Torda).
Nomportantoj de Madaras en Hungara reĝlando redakti
Backamadaras | Csíkmadaras | Kunmadaras | Madaras | Mezőmadaras |
Tiuj komunumoj ĉiujare aranĝas renkontiĝojn.
Gravaj personoj redakti
- Lajos Czirjék (n. 14-a de marto 1959): pentristo[3].
- József Nagy (n. 19-a de aŭgusto 1931): aktoro.
- István Szekeres (15-a de majo 1924) reformita eklezia verkisto
Fontoj redakti
- ↑ Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.
- ↑ Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio).
- ↑ Paĝo de Czirjék Arkivigite je 2013-01-09 per la retarkivo Wayback Machine ĉe www.marosszek.ro
Eksteraj ligiloj redakti
-
Situo de la iama komunumo Band en la distrikto