Madrido de la Habsburgoj

Madrido de la Habsburgoj (hispane Madrid de los Austrias) estas la nomo kiun ricevas ampleksa zono de la hispana ĉefurbo, sen administra funkcio, konforme al la primitiva mezepoka plano de la urbo kaj al la urbo-ampleksiĝo iniciatita de la Habsburgoj, ekde la regado de la reĝoj Karlo la 1-a kaj ĉefe, Filipo la 2-a, kiu en la jaro 1561, establis la Kortegon en Madrido.

Madrido de la Habsburgoj
kvartalo
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 40° 25′ N, 3° 42′ U (mapo)40.41555556-3.70722222Koordinatoj: 40° 25′ N, 3° 42′ U (mapo) [+]
Madrido de la Habsburgoj (Madrido)
Madrido de la Habsburgoj (Madrido)
DEC
Madrido de la Habsburgoj
Madrido de la Habsburgoj
Situo de Madrido de la Habsburgoj

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Madrid de los Austrias [+]
vdr


Fasado de la Preĝejo Sankta Ĝeneso, el la mezepoko, en la zono de Madrido de la Habsburgoj.

Pro turismaj efektoj, la nomo estas uzata por diskonigi la monumentajn kompleksojn de granda parto de la administraj kvartaloj Sol kaj Palacio, kiuj reprezentas kvaronon de la tuta zono.

Krom ĝia geografia signifo, la termino Madrido de la Habsburgoj havas historian signifon. Laŭ tiu perspektivo, la esprimo estas uzata por la evoluo de la urbo inter la regado de Karlo la 1-a (r. 1516-1556), la unua de la Dinastio de la Habsburgoj, kaj Karlo la 2-a (r. 1665-1700), kun kiu estingiĝis la hispana branĉo de tiu ĉi dinastio.