Malnova Katedralo de Plasencia

La katedralo de Sankta Maria de Plasencia (hispane Catedral de Santa María de Plasencia) en Hispanujo estas unu el la du konstruaĵoj, kiuj kune konsistigas la aktualan katedralon de Plasencia. La ĝenerale tiel nomata Malnova Katedralo de Plasencia (hispane: Catedral Vieja de Plasencia),estas konstruaĵo, kiu prezentas interesegan modelon por la transiro de romanika al gotika arĥitekturo. Ĝia konstruo komenciĝis komence de la 13-a jarcento kaj la lastaj gotikaj alkonstruaĵoj devenas el la 15-a jarcento. Dum tiuj ĉi jarcentoj la konstruadon estris majstroj kiel Juan Francés, Juan Pérez aŭ Diego Díaz. En 1931 ĝi eniris en la listoj de naciaj monumentoj. Aktuale ĝi estas katedrala muzeo.

Malnova Katedralo de Plasencia
former cathedral [+]
Koordinatoj40° 1′ 40″ N, 6° 5′ 28″ U (mapo)40.0278-6.09111Koordinatoj: 40° 1′ 40″ N, 6° 5′ 28″ U (mapo)

Estiĝo13-a jarcento

Malnova Katedralo de Plasencia (Ekstremaduro)
Malnova Katedralo de Plasencia (Ekstremaduro)
DEC
Malnova Katedralo de Plasencia
Malnova Katedralo de Plasencia
Lokigo de Ekstremaduro en Hispanio

Map
Malnova Katedralo de Plasencia

Vikimedia Komunejo:  Plasencia Old Cathedral [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Okcidenta fasado de la Malnova Katedralo

Historio redakti

 
Interno

La Malnova Katedralo de Plasencia prezentas modelon de la transiro de romaniko al gotiko. Al la unua apartenas la fustoj kaj kapiteloj de ĝiaj kolonoj, dum kiam al gotiko apartenas ĝiaj arkoj kaj vitraloj pli malfruaj kaj malkovrataj okaze de unu el la plej lastaj riparadoj. Ĝiaj tri navoj estis ekde la 18-a jarcento kovritaj de densa tavolo el kalko, kiu je la malapero ebligis admiri la graciecon de templo solena kaj samtempe varme alloga.

Dum la dua konstrufazo daŭranta la 14-an jarcenton oni finkonstruis la preĝejon proprasencan, la sonorilturon kaj la orientajn kaj sudajn salonojn de la klostro.

En la tria kaj lasta fazo, daŭranta la 15-an jarcenton, oni ŝanĝis la ĉefkapelon de la preĝejo kaj finkontruis la klostron je la orienta kaj okcidenta flankoj. Tiam aperis problemoj je la fundamentoj, kio kaŭzis la kunfalegon de partoj el la okcidenta portalo kaj kies rekonstruon oni uzis por krei novajn tombokapelojn en la preĝejo. Tiam kaj dum la lastaj fazoj la katedralaj konstruestroj estis Juan Martín kaj episkopo Pedro Jiménez.

Nuntempe la templo estas parte je dispono de la Katedrala Muzeo de Plasencia, kiu kolektas notindan aron da pentraĵoj kaj skulptaĵoj de hispanaj kaj flandraj artistoj kiel Morales aŭ Gérard David. Ĝi ankaŭ posedas religian ornamon kaj kultaĵojn el la 15-a ĝis 17-a jarcentoj.

Konstruaĵo redakti

 
Plano de la Malnova Katedralo en ĝia origino

En la partoj, kiujn oni nuntempe plutenas, ni povas observi, kiel la konstruaĵo evoluis laŭ romanikaj konstrumanieroj, kvankam foje oni ankaŭ realigis solvojn proksimaj al frugotiko. Ĝi laŭiris la modelon de romanika preĝejo kun tri navoj, centra absido ĉefa kaj du flankaj, kvankam nun konserviĝis nur la tri navoj sen ajna absido. La superstara ĉefa navo tenas krucripovolbojn originalajn kun flankripoj, kaj la flanknavoj tenas simplajn.

Origine la absido estis formita por la ĉefa kapelo, separata de la ĉefnavo per malgranda perono. Ambaŭflanke troviĝis aliaj du pli malgrandaj kapeloj. Tiu de la evangelia (maldekstra) flanko estas nomata laŭ la Krucifikso kaj tiu de la epistola (dekstra) flanko estas nomata laŭ Nia Sinjorino de l' Pardono aŭ laŭ la Plej Sankta Sakramento, ĉar en ĝi troviĝas la tabernaklodometo. La bildoj, kiuj troviĝis en ĉi tiuj kapeloj, estas transigitaj sur aliajn starlokojn, ekzemple en la Kapelo de Sankta Paŭlo aŭ diversaranĝe en la Nova Kateralo. Aktuale en la centra kapelo oni adoras en malgranda retablo lignoskulptaĵon de la Virgo Infana de unika beleco. El la flanknavoj la dekstra estas dediĉita al la Virgo de la Doloroj, kun modernaj bildoj (1959), kaj la maldekstra al la Krucumito.

Portalo redakti

 
Okcidenta portalo

La okcidenta portalo estas neta ekzemplo de romanika arĥitekturo kun rondarkoj kun la tipaj arkivoltoj, sur kiuj en apartaj niĉoj oni vidas elŝtonan skulptaĵogrupon pri la Anunciacio de Nia Sinjorino, kiu ankaŭ aperas sur la grandioza fenestrorozo en malgranda bildo kun anĝelo preĝanta antaŭ ŝi.

Aktuale oni ankaŭ povas eniri tra la tiel nomata okcidenta portalo, malĝuste nomata Portalo de l' Pardono, kiu pli bone konvenus kun la malaperinta de la norda transversa domo kaj kiu datiĝus en la komenco de la 13-a jarcento.

Klostro redakti

 
Claustro de las Catedrales.

La klostro sur plano neregula estas de evidenta transiro de romaniko al gotiko karakteriza por la Malnova Katedralo. Pri la romaniko memoras ĝiaj kolonoj kaj kapiteloj kun bibliaj scenoj, kaj pri gotiko memoras la arkoj kaj krucripovolboj. La okcidentaj kaj sudaj aloj estas de klare cisterciana stilo. La centron de la interna korto okupas gotika puto el la 15-a jarcento kun blazonŝildoj de episkopo kaj kardinalo Juan de Carvajal.

Nun ĝi servas kiel kuniĝa kaj unuiĝa punkto inter ambaŭ katedraloj, kaj en sia pavimo ĝi entenas tombojn de eminentaj kanonikoj.

Kapelo de Sankta Paŭlo aŭ Melonturo redakti

 
Ekstera vidaĵo de la Melonturo
 
Interno de la Melonturo

Se ekzistas elstarigenda parto de la romanika konstruaĵo, sendube temas pri la malnova kapitula halo aŭ Kapelo de Sankta Paŭlo, popoldire nomata Melonturo pro la turpinto finiĝanta en kanelita globo.

La Kapelo de Sankta Paŭlo sekvas la modelon de laternoturoj de la katedraloj de Zamoro kaj Salamanko. Ĝia origino iniciata estas serĉenda en la franca romaniko, aparte en la konstruaĵoj religiaj en la regiono de Poitou. Sendube tiu de Plasencia estas la plej malfrua el ĉiuj kaj en sia konstrumaniero proksima al la gardoturo de la Malnova Katedralo de Salamanko. La dato plej verŝajna pri la finado de ĝia konstruiĝo estus la jaro 1270 fare de konstruestro Gil de Císlar, eble ŝtontajlomajstro edukita en la metiejo de Petrus Petri je Salamanko.

Ĝi estas salono de kvadrata plano, kiun kvar angulaj turetoj faras ĝin interne oklatero kun volbo, kiun formas dek ses ripoj. En la ekstero la kupolo kun duobla kasko sin montras kiel konusa elemento kruta, kovrita de skvamaj formoj, kiuj malfaciligas la erozion, kiun povas kaŭzi pluvakvo. En la plej alta punkto ĝi finiĝas per kanelita globo, kiu kaŭzis la popularan nomon Melonturo.

Foje uzoŝanĝoj de la kapitulejo kunportis modifojn de la adaptebleco, kiel okazis en 1508, kiam oni instalis en ĝi bibliotekon, aŭ kiel en 1544, kiam ĝi fariĝis ĉefa kapelo dume oni malkonstruis la absidon de la Malnova Katedralo.

Vidu ankaŭ redakti

Literaturo redakti

  • CALLE CALLE, Francisco Vicente, Plasencia. "Misterios" en las Catedrales, www.bubok.com, 2008.
  • ARAUJO, S. NADAL, J. "Restauración del conjunto Catedrales-Palacio Episcopal de Plasencia", 1995.
  • Las águilas del renacimiento español: Barlolomé Ordóñez, Diego Siloé, Pedro Machuca, Alonso Berruguete. 1517-1558. Gráficas Uguina (1941).
  • La arquitectura religiosa en Plasencia. Las catedrales antigua y nueva. VIII Centenario de la diócesis de Plasencia. Jornadas de estudios históricos. pp. 107 a 142 . Plasencia 1990.
  • Las catedrales de Plasencia. Rev. El Urogallo, diciembre 1995.

Eksteraj ligiloj redakti