La malpura bombo (ankaŭ nomata radioaktiva bombo) konsistas el tradicia eksplodaĵo kaj radioaktivaĵo. Ĝi disŝprucas radioaktivan materialon en la ĉirkaŭon dum la eksplodo.

Eblaj radioaktivaj izotopoj povas esti americio 241, kaliforniumo 252, cezio 137, kobalto 60, iridio 192, plutonio 238, stroncio 90. Tiujn izotopojn oni uzas jam en laboratorioj aŭ havas iun medicinan uzon, tiel ili estas relative facile akireblaj.

Fakte eksplodigo de tia malpura bombo fare de teroristoj ankoraŭ ne okazis, kvankam ili jam sukcesis ŝteli kelkfoje radioaktivan materialon.

la atentigo, timigo pri uzo de malpura bombo multfoje servas celojn de la politikistoj (akceptigo de pli da kontrolo en la privata sfero).