Mararmeo

parto de armeo pri maraj militoj

Mararmeo estas grupo de armitaj homoj -- milita maristaro -- organizita por batali en la oceanoj kaj maroj de la mondo. Multaj nacioj havas mararmeojn por defendi siajn marbordojn, protekti maran komercon, kaj elstarigi sian povon. Mararmeoj kutime formas parton de la militfortoj de ŝtato. Ano de mararmeo normale nomiĝas mararmeanomarsoldato. Mararmeano estas laŭmezura persono, kiu servas en la militŝiparo, kvankam marsoldato estas ano de la marinfanterio. Ne estas ebla doni esperante egalaĵojn por la mondaj mararmeaj rangoj, sed du nomoj estas klare mararmeaj rangoj: admiralo kaj kapitano. La vorto admiralo signifas la ĉefon de mararmeo. La kapitano estas estro de ŝipo.

La multnacia Kombinita Taska Forto Unu Kvin Nulo (_CTF_-150)

FlotoMilitŝiparo estas granda militformacio de militŝipoj, kiu estas kontrolata kaj estrata de unu militestro[1] kaj la plej granda formacio en ajna mararmeo.

(nederlande marine, france marine, germane Marine, itale marina, hispane marina, portugale marinha, svede marin, angle navy, arabe baharía, ĉine haijun, japane kaigun, koree haegun, ruse военно-морской флот, hebree חיל הים)

Mararmeoj de kelkaj landoj redakti

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti