La nomo Marbaix interalie ankaŭ signas parton de la municipo Ham-sur-Heure-Nalinnes en Belgio.

Marbaix estas komunumo de Francio, kiu apartenas al la historia regiono Henegovio (france Hainaut respektive flandre Henegouwen), kies plej granda parto ekde 1830 estas parto de la Reĝlando Belgio, sed plia, suda parto jam ekde 1678 apartenas al Francio. Ĝi situas en la departemento Nord [nɔʁ] (okcidentflandre Noorderdepartement), en la regiono Hauts-de-France (prononco [o d(ə)ˈfʁɑ̃s], laŭvorte "supraĵo de Francio" pikarde Heuts-d'Franche) kaj en la antaŭa regiono Nordo-Kaleza Markolo (france Nord-Pas-de-Calais [nor pa d' kale'], nederlande/flandre Noord-Nauw van Calais).

Marbaix
komunumo en Francio

Blazono

Blazono
Administrado
Statuso Komunumo
Lando Francio
Regiono Hauts-de-France
Departemento Nord
Arondismento Avesnes-sur-Helpe
Kantono Avesnes-sur-Helpe / Avenne aan de Helpe ekde 2015, antaŭe Avesnes-sur-Helpe-Sud
INSEE kodo 59374 [+]
Poŝtkodo 59440
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 469  (2021) [+]
Loĝdenso 71 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 50° 8′ N, 3° 50′ O (mapo)50.1280555555563.8413888888889Koordinatoj: 50° 8′ N, 3° 50′ O (mapo) [+]
Alto 132 m - 197 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 6,62 km² ( 662 ha) [+]
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Marbaix (Nord)
Marbaix (Nord)
DEC
Marbaix
Marbaix
Situo de Marbaix en departemento Nord
Marbaix (Francio)
Marbaix (Francio)
DEC
Marbaix
Marbaix
Situo de Marbaix en Francio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Marbaix [+]
vdr

Fine de 2021 en la komunumo vivis 469 loĝantoj sur areo de 6,62 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 71 loĝantoj/km². Administre la komunumo apartenas al la arondismento Avesnes-sur-Helpe (france Arrondissement d'Avesnes-sur-Helpe, nederlande Arrondissement Avenne aan de Helpe), kaj ekde marto 2015 al la samnoma kantono Avesnes-sur-Helpe / Avenne aan de Helpe.

Geografio redakti

Marbaix estas vilaĝo, kiu troviĝas proksime de la urbeto Avesnes-sur-Helpe. Ĝi situas en natura regiono nomita "Avesnois", kiu ĉefe konsistas el malaltaj heĝoj, tre verdaj pejzaĝoj, boskoj, fruktarbaroj kaj etaj vilaĝoj. Marbaix etendiĝas sur 6,62 km².

La vilaĝo situas ĉe la departementa vojo RD 962, mezvoje inter Avesnes-sur-Helpe kaj Maroilles.

Historio redakti

Laŭ variaj historiaj dokumentoj, Marbaix sinsekve nomiĝis Merbasium, Merbasia, aŭ Marbaix en la 12-a jarcento, kaj poste Merbatia, MerbaixMerbais.

Ĝi estis unu el la kvar vilaĝoj (kune kun Maroilles, Noyelles-sur-Sambre kaj Taisnières-en-Thiérache), kiuj formis la terenon de Sankta Humbert. Marbaix mezepoke apartenis al la abatejo de Maroilles, kiu posedis farmobienon proksime al la preĝejo. La ĉefa ekonomia aktiveco de la loĝantoj longe restis la ekspluatado de la loka blua ŝtono.

Lokaj famuloj redakti

La generalo Jacques Fromentin, kiu famiĝis okaze de la batalo de Wattignies en 1793, mortis en Marbaix en 1830. Li estis interalie la militista guberniestro de Landrecies kaj, post kiam li edziĝis kun ino el Grand-Fayt, Joséphine Lebrun, li enloĝiĝis en Marbaix. Lia eksa domo fariĝis la urbdomo, kaj estis renovigita en 2006.

Administrado redakti

Marbaix apartenas la kantono de Avesnes-sur-Helpe-Sud, kies ĉefurbo estas Avesnes-sur-Helpe. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Avesnes-sur-Helpe, unu el la 6 arondismentoj de la departemento Nord.

Vidu ankaŭ redakti