Marmora skulptarto

Marmora skulptarto estas la arto de kreado de tridimensiaj formoj el peco de marmoro. Skulptarto estas inter la plej malnovaj de la artoj. Eĉ antaŭ farado de pentraĵoj kavernmuraj, pli frue homoj formis formojn el ŝtono. De tiuj komencoj, artefaktoj evoluis ĝis sia nuna komplekseco.

Lorenzo Bartolini, (Italio, 1777–1850), La Table aux Amours (La Demidofa Tablo), Metropolita Muzeo de Arto, Novjorko, Marmora skulptaĵo

Materiala origino kaj trajtoj redakti

 
Thomas R. Gould, The West Wind, 1876
  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Marmoro.

Marmoro estas metamorfa roko devena el kalkoŝtono, komponita ĉefe el kalcito (nom kristala formo de kalcia karbonato, CaCO3). La origina fonto de la kalkoŝtono estas la sedimenta kuŝjo de la kalcia karbonato en la formo de mikroskopaj animalaj skeletoj aŭ similaj materialoj. Marmoro formiĝas kiam la kalkoŝtono estas transformata per varmo kaj premo post esti kovrita de aliaj materialoj. La plej fajnaj marmoroj por skulptarto havas neniun aŭ malmultajn makulojn (kelka natura makulo povas esti vidata en la skulptaĵo, sed la skulptisto lerte adaptu ĝin al la skulptaĵo).

Kelkaj tre konataj marmoraj skulptaĵoj redakti

 
La 1-a-jarcenta a.K. skulptaĵo 'La kuŝa hermafrodito', ĉe la Museo Nazionale Romano, Palazzo Massimo Alle Terme en Romo.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti