Masegosa estas municipo de Hispanio, en la Provinco Kvenko, regiono de Kastilio-Manĉo. Temas pri trankvila loko, kiu troviĝas aparte de aliaj urbaj kernoj. Ĝi estas loĝata de kamparanoj kaj paŝtistoj kiuj vivas harmonie kun la naturo. Kvankam temas pri malgranda vilaĝo, ankoraŭ videblas kio ĝi estis iam: la natura heredaĵo de Masegosa estas enorma, el impresigaj pejzaĝoj al gapigaj grotoj, kelkaj el kiuj ankoraŭ ne estis esploritaj totale.

Masegosa
municipo en Hispanio
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Kvenko
Poŝtkodo 16878
Politiko
Urbestro Juan Carlos Martínez Rihuete (PSOE)
Demografio
Loĝantaro 78  (2016)
Loĝdenso 2,58 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 33′ N, 2° 2′ U (mapo)40.5472652-2.0257651Koordinatoj: 40° 33′ N, 2° 2′ U (mapo) [+]
Alto 1 300 m [+]
Areo 30,2 km² (3 020 ha)
Masegosa (Provinco Kvenko)
Masegosa (Provinco Kvenko)
DEC
Masegosa
Masegosa
Situo de Masegosa
Masegosa (Hispanio)
Masegosa (Hispanio)
DEC
Masegosa
Masegosa
Situo de Masegosa

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Masegosa [+]
vdr
Situo de la Provinco Kvenko en Hispanio.

Loĝantoj redakti

La censita loĝantaro en 2016 estis de 78 loĝantoj kaj la denseco estas de 2,58 loĝ/km².

Situo redakti

 
Urbodomo.

Masegosa estas situanta en la orienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Serranía Alta en la nordorienta parto de la Provinco Kvenko, je altitudo de 1,376 m super marnivelo; je malpli ol 88 km el Kvenko, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 30,2 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°32′50″N 2°01′33″Ok. Ĝi estas proksime de la elfluo de la rivero Cuervo. Nome je 2 km de Lagunaseca kaj je 7 km de Beteta.

Historio redakti

Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Masegosa ĝis 432 loĝantoj, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro, kaj ankaŭ ĉe Masegosa kie oni alvenis al la nunaj 78.

Ekde la Hispana transiro al la demokratio la urbestro estis plej ofte lastatempe el maldekstra partio PSOE.

Ekonomio redakti

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj. En la montoj oftas vido de diversaj ĉasspecioj. Inter la plej oftaj estas jeno: cervoj, aproj, damaoj kaj kapreoloj. Krome, proksime de la vilaĝo troviĝas lageto, konata populare kiel "lagunillas", en kiu loĝas granda kvanto de ranoj. Ene de la municipa teritorio estas gortoj de karsta deveno de granda intereso por speleologio. La plej proksimaj grotoj estas la Cueva del Hierro, la Cueva de los Mosquitos kaj la Cueva de los Griegos (de fero, de kuloj kaj de grekoj, respektive).

Vidu ankaŭ redakti