Medolradioj estas parto de la ligno kaj trairas la ksilemon de la interno de la lignokopro ĝis la kambiumo. Ilia tasko estas la radiusa prizorgado de la lignokorpo per akvo kaj nutraĵoj. La medolradioj iras trans la kambiumo ĝis la floemo kie ili nomiĝas bastradioj.

ligno de Quercus robur
sekco de trunko
medolradioj estas verdaj.
0 medolo, 1 limo de la jaraj ringoj, 2 rezinkanaloj, 3 primaraj medolradioj, 4 sekundaraj medolradioj, 5 kambiumo, 6 bastrradioj, 7 korkkambiumo, 8 basto, 9 ritidomo

specoj de medolradioj redakti

Se medolradio komenciĝas rekte en la medolo de la ligno, ĝi nomiĝas „primara medolradio. Se ĝi ne komenciĝas en la medolo, ĝi nomiĝas sekundara medolradio.

La unuvica medolradio en sekundara vaskula faskoj estas akurate unu ĉelo larĝa. La kunmetita medolradiokonsistas el pluraj ĉelo.[1]

Medolradioj ĉe foliarboj redakti

 
medolradioj de platano (helaj radiaj strioj)

Ĉe foliarboj la medolradioj konsistas nur el rezervĉeloj. Depende de la arbospecio ili estas unuvicaj aŭ plurvicaj.

Nur ĉe tropikaj lignospevoj la medolradioj estas regule aranĝitaj. Rezinkanaloj, akompanataj de epiteloĉeloj, ekzistas nur ĉe kelkaj tropikaj lignoj. Ili ofte estas plenaj je blankaj aŭ malhelaj substancoj.

Foliligno konsistas je ĉ. 8 ĝis 33 proventoj el medolradioj. Ankaŭ ekzistas faskoj kun malgrandaj radioj.

Medolradioj ĉe pinaloj redakti

La konstruo de medolradioj ĉe pinaloj estas multe pli komplikaj ol ĉe foliarboj. Ĉe lignospecoj kiel pino, piceolariko povas ĉiam ekzisti rezinkanaloj, kiuj estas ĉirkaŭataj de epitelĉeloj. La kanaloj aŭ estas samĉelaj el nur parenkimaj ĉeloj aŭ malsamĉelaj el radiparenkimaj ĉeloj kaj kvertraĥeidoj.

Ĉe la kontaktareoj de la medolradioj kaj la vertikaltrĥeididoj estas stiplo, kiuj permesas akvo- kaj nutraĵtransporton. Tiuj stiploj ĉe la krucpunktoj estas karakteristike por la lignoplanto.

La volumenprocentaĵo de la medolradioj ĉe pinaloj estas ĝis unu procento.

Funkcioj redakti

Se la mediolradio ne havas rezinkanalon, ĝi servas al la transporto de akvo kaj nutraĵoj kaj la stokado de rezervsubstancoj. Samtempe la mediolradioj plifortigas kaj plirigidigas la lignon.

Pingloarboj , ekzemple abiojtaksusoj, kiuj ne havas rezinkanaloj, povas krei ilin en kazo de vundiĝo. Tiam la parenkimĉeloj eligas sub premo rezinon en la medolradiojn

Literaturo redakti

  • Claus Mattheck: Stupsi erklärt den Baum. Forschungszentrum Karlsruhe. 4. Auflage. Karlsruhe 2010, ISBN 978-3-923704-72-9.

Referencoj redakti

  1. Ray F. Evert, Katherine Esau, Rosemarie Langenfeld-Heyser, Susan E. Eichhorn: Esaus Pflanzenanatomie: Meristeme, Zellen und Gewebe der Pflanzen – ihre Struktur, Funktion und Entwicklung. Walter de Gruyter, 2009, ISBN 978-3-11-020592-3, S. 482.