Milisekunda pulsaro

Milisekunda pulsaro (MSP) estas pulsaro kies rotacia periodo estas proksimume 1-10 milisekundoj. Oni detektis milisekundajn pulsarojn en la radia, X-radia, kaj gamma-radia partoj de la elektromagneta spektro. La origino de milisekundaj pulsaroj restas ankoraŭ nekonata. La plej grava teorio diras ke milisekundaj pulsaroj komencis kiel longperiodaj pulsaroj, kaj poste rapidiĝis per akrecio.

Oni kredas ke milisekundaj pulsaroj havas rilaton kun sistemoj el malpezaj X-radiaj binaroj. Sciencistoj kredas ke en tiaj sistemoj la akrecia disko de neŭtrona stelo elsendas X-radiadon, produktita de la eksteraj tavoloj de stel-kunulo kiu superpasis ĝian lobon de Roche. La transdono de angula movokvanto pro ĉi tiu akrecia evento povas, teorie, pligrandigi la rotacian rapidon de la pulsaro ĝis centoj da rivoluojn en sekundo, kiel observite en milisekundaj pulsaroj.

Tamen, lastatempe aperis pruvoj ke la ĝenerala teorio pri evoluo ne kapablas ekspliki la evoluon de ĉiuj milisekundaj pulsaroj, speciale junaj milisekundaj pulsaroj kun relative altaj magnetaj kampoj, kiel PSR B1937+21. Kızıltan & Thorsett montris ke devas ekzisti almenaŭ du procezoj por ekspliki la formiĝon de milisekundaj pulsaroj.[1] But the nature of the other process remains a mystery.[2]

La stelamaso Terzan 5.

Multaj milisekundaj pulsaroj estis malkovritaj en globaj stelamasoj. Tio kongruas kun la ĝenerala teorio pri ilia formiĝo, ĉar la ekstreme alta nombro de steloj de tiuj stelamasoj faciligas ke la pulsaroj havu (aŭ kaptu) gigantan stel-kunulon. Ĝis nun estas konataj proksimume 130 milisekundaj pulsaroj en globaj stelamasoj.[3] Nur la globa stelamaso Terzan 5 enhavas 33 el ili, sekve de 47 Tucanae kun 22, kaj M28 kaj M15 kun 8 pulsaroj, respektive.

Limoj de la rotacia rapideco de pulsaroj redakti

La unua milisekunda pulsaro, PSR B1937+21, estis malkovrita dum 1982 de Backer. Rivoluante 641 fojojn en sekundo, ĝi estas la dua plej rapiuda pulsaro el la proksimume 180 malkovritaj pulsaroj.[4] La pulsaro PSR J1748-2446ad, malkovrita dum 2005, estas, je 2010, la plej rapida pulsaro ĝis nun konata, kaj rotacias 716 fojojn en sekundo.[5][6]

Nuntempaj teorioj pri la strukturo de neŭtronaj steloj prognozas ke pulsaroj rompiĝas se ili rotacias ~1500 aŭ pli fojojn en sekundo,[7][8] kaj ke je 1000 rivoluojn en sekundo ili perdas energion per gravita radiado pli rapide ol la akrecia procezo rapidigas ilin.[9]

Tamen, dum 2007, la misioj Rossi X-ray Timing Explorer kaj INTEGRAL malkovris neŭtronan stelon XTE J1739-285, kiu rotacias je 1122 Hz.[10] Ĉi tiu malkovro ne estas statistike rimarkebla. Sekve, kvankam ĝi estas tre interesa kandidato por aldonaj observoj, la nuntempaj rezultoj ne estas konkludaj.

Referencoj redakti

  1. Kızıltan, Bülent; Thorsett, S. E. (2009), "Constraints on Pulsar Evolution: The Joint Period-Spin-down Distribution of Millisecond Pulsars", The Astrophysical Journal Letters 693 (2): L109–L112, doi:10.1088/0004-637X/693/2/L109 
  2. Naeye, Robert (2009), "Surprising Trove of Gamma-Ray Pulsars", Sky & Telescope, archived from the original on 2012-05-29, https://archive.ph/20120529114210/http://www.skyandtelescope.com/news/37345099.html, retrieved 2010-05-07  Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-05-29. Alirita 2010-05-07.
  3. Freire, Paulo. Pulsars in globular clusters. Arecibo Observatory. Arkivita el la originalo je 2018-07-07. Alirita 2007-01-18.
  4. The ATNF Pulsar Database. Alirita 2009-05-17.
  5. Hessels, Jason; Ransom, Scott M.; Stairs, Ingrid H.; Freire, Paulo C. C.; Kaspi, Victoria M.; Camilo, Fernando (2006), "A Radio Pulsar Spinning at 716 Hz", Science 311 (5769): 1901–1904, doi:10.1126/science.1123430, arXiv:astro-ph/0601337 
  6. Naeye, Robert (2006-01-13), "Spinning Pulsar Smashes Record", Sky & Telescope, http://www.skyandtelescope.com/news/3311021.html?page=1&c=y, retrieved 2008-01-18  Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-12-29. Alirita 2010-05-07.
  7. Cook, G. B.; Shapiro, S. L.; Teukolsky, S. A. (1994). “Recycling Pulsars to Millisecond Periods in General Relativity”, Astrophysical Journal Letters 423, p. 117–120. doi:10.1086/187250. Alirita 2010-02-14.. 
  8. Haensel, P.; Lasota, J. P.; Zdunik, J. L. (1999). “On the minimum period of uniformly rotating neutron stars”, Astronomy and Astrophysics 344, p. 151–153. Alirita 2010-02-14.. 
  9. Chakrabarty, D.; Morgan, E. H.; Muno, M. P.; Galloway, D. K.; Wijnands, R.; van der Klis, M.; Markwardt, C. B. (2003). “Nuclear-powered millisecond pulsars and the maximum spin frequency of neutron stars”, Nature 424 (6944), p. 42–44. doi:10.1038/nature01732. Alirita 2010-02-14.. 
  10. "Integral points to the fastest spinning neutron star", Spaceflight Now (Eŭropa Kosma Agentejo), 2007-02-19, http://www.spaceflightnow.com/news/n0702/19neutronstar/, retrieved 2007-02-20 

Eksteraj ligiloj redakti