Monaĥejo Georgenthal

La Monaĥejo Georgenthal (germane Zisterzienserkloster Georgenthal; latine: Abbatia Vallis Sancti Georgii) estas iama cisterciana klostro en Georgenthal, Germanio. Hodiaŭ ankoraŭ videblas fundamentaj restoj de la triala baziliko kaj (komplete) la grenejo.

Ruinoj monaĥejaj

Historio redakti

Ĝi fonditis en 1140 kiel dinastia monaĥejo de la dinastio Schwarzburg-Käfernburg.

Kiam Georgenthal floris kiel kuracloko je la fino de la 19-a jarcento agadis surloke la pastoro Paul Baethcke (1860-1936). Li tre engaĝiĝis pri la remalkovro de la eksa monaĥejo kaj faris i.a. multajn skizojn.

Per letero de la episkopo Udo de Naumburg adresita al la ĉefepiskopo de Majenco konfirmatas la fondo monaĥeja. Grafo Sizzo volis verŝajne plifortigi strategie gravan lokon ĉe la landlimo kun la teritorioj de la Ludoving-anoj, kiuj estis fondintaj en 1085 la monaĥejon Reinhardsbrunn, kiu poste iĝis eĉ la oficiala klostro de la turingiaj landgrafoj. Inter 1792 kaj 1794 estis tie ĉi en kelkaj ĉambroj de la monakejo respektive palaco kliniko fondita fare de Samuel Hahnemann por praktiki homeopation ĉe psike malsanuloj.

Elfosaĵoj en la 1960-aj jaroj provis ke la unua monaĥejkonstruo tamen estis sur la proksima monto Georgsberg. Sed la el Franclando venintaj monaĥoj baldaŭ transloĝiĝis, post trovo de taŭgega kaj idilieca loko, en la valon de la rivero Apfelstädt; la francaj fondintoj estis el la Abatejo Morimond.

Dokumento el la jaro 1189 unuafoje atestas ekziston de envala monaĥejo, ne plu de surmonta. Ties malfloro komenciĝis dum la Kamparanaj ribeloj; marodantoj detruis ĝin, aliaj uzis ĝin kiel brikrompejon por aliaj konstruaĵoj. Ankaŭ la belega kirko, kiu orientiĝis je la preĝejo de Paulinzella kaj ekkonstruis en 1152, detruitis kvazaŭ komplete!

La ekonomie fortega monaĥejo havis grandan renomon. Inter 1505-07 instruadis surloke la helpanto de Marteno Lutero, la filozofo kaj humanisto Georg Spalatin.

Fonto redakti