Mongola dolaro

eksvaluto de Mongolio

La mongola dolaro (mongole Монгол доллар, Mongol dollar; ankaŭ konata kiel lan, лан) estis valuto de Mongolio de 1921 al 1925. Oni emisiis la banknotojn en 1921 kiam la diktatoro de la lando estis la barono Roman Ungern von Sternberg. Oni emisiis la monbiletojn de 10, 20, 50 kaj 100 dolaroj. Oni volis ŝanĝi la ĉinan senminbion, sed laŭ eŭropaj vojaĝistoj en tiaj tempoj ĝi ne havis valoron.[1] En 1924 oni presis la monbiletojn de 50 cendoj, 1, 3, 5, 10 kaj 25 dolaroj, sed oni ne emisiis ilin. La dolaro kaj aliaj kelkaj valutoj uzitaj en la teritorio de la lando estis anstataŭigitaj de la tugriko en 1925.

Mongola dolaro
valuto
Ŝtato: Mongolio
Subdivido:
Kodo laŭ ISO 4217:
Mallongigo:
La monbileto de 10 mongolaj dolaroj.
La monbileto de 10 mongolaj dolaroj.
vdr
Mongola dolaro
lando: Mongolio
Banknotoj: 10, 20, 50, 100 dolaroj
Emisiulo Ministerio de Financoj de Mongolio
Ekde 1921
Ĝis 1925
Sekvanto Tugriko

Projekto redakti

La monbiletoj mostris diversajn bestojn:

  • la banknoto de 10 dolaroj mostris ŝafon,
  • la banknoto de 20 dolaroj mostris bubalon,
  • la banknoto de 50 dolaroj mostris ĉevalon,
  • la banknoto de 100 dolaroj mostris kamelon.

Oni presis la monbiletojn en Ulaanbaataro, antaŭ konita kiel Urga.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Ladislaus Forbath, The New Mongolia, Londres 1936, p.217/218