Mortigadoj de Paracuellos

La tiel nomataj mortigadoj de Paracuellos [parakuEjos] estis serio de epizodoj de amasa mortigado de kelkaj miloj da prizonuloj konsiderataj opoziciantoj al la respublika flanko. Ĝi okazis dum la Batalo de Madrid dum la Hispana Enlanda Milito, en la lokoj de la rojo de Sankta Jozefo, en Paracuellos de Jarama, kaj ĉe Soto de Aldovea, en la municipa teritorio de Torrejón de Ardoz, ĉe Madrido.

Vidaĵo de la tombejo de Paracuellos[1] proksima al la rivero Jarama, unu el la lokoj kie okazis tiu violenta epizodo de la Hispana Enlanda Milito. Je la fono granda blanka kruco sur la deklivo de la "monteto de Sankta Mikaelo" videblas ekde la proksimeco de la Flughaveno de Barajas.

Okazo redakti

Tiuj mortigadoj okazis dum la translokigo de prizonuloj de diversaj madridaj karceroj, kiam la armeo de Francisco Franco ekatakis la ĉefurbon, tio estas inter la 7a de novembro kaj la 4a de decembro de 1936, dum okazis la batalo inter la trupoj de la registaro kaj de la militista frankisma insurekcio pro la kontrolo de la urbo. De la totalo de 33 sacas (translokigoj) de prizonuloj, 23 finis per murdoj: nome tiuj de la tagoj 7a, 8a, 9a, 18a, 24a, 25a, 26a, 27a, 28a, 29a kaj 30a de novembro kaj tiuj de la 1a kaj 3a de decembro. Inter la 10a kaj la 17a de novembro ne okazis translokigoj kaj post la 4a de decembro finiĝis.[2]

Inter ili troviĝis militistoj kiuj insurekciis aŭ ne volis defendi la Respublikon,[3] falangistoj, religiuloj, militantoj de la dekstro, burĝuloj kaj aliaj personoj konsiderataj kiel partianoj de la insurekcio.

Historia studo redakti

La mortigadoj de Paracuellos estas konsiderataj la plej gravaj kiuj okazis ene de la teritorio kontrolita de la respublika flanko dum la Hispana Enlanda Milito. La nombro de murditoj estas ankoraŭ pristudataj, el 2.000 kaj foje eĉ ĝis 5.000 (kompreneble la posta propagando profrankisma plialtigas la nombron kaj inverse). Ankaŭ estas polemikoj inter historiistoj pri kiu ordonis la mortigadojn (oni ofte akuzis la komunisman dirigenton Santiago Carrillo) aŭ pri kial kelkaj translokigoj finis per mortigadoj kaj aliaj ne. Aŭ pri la eblo ke multaj el la mortigadoj ne estus respondeco de ordonoj de milit- aŭ politikestroj, sed spontaneaj reagoj de unuopaj grupoj de milicanoj kiuj zorgis la translokigojn aŭ kontrolis la vojojn.

Inter la historiistoj kiuj dediĉis sin al tiu epizodo estas Jorge Martínez Reverte, Ian Gibson, Javier Cervera, Julián Casanova kaj Ángel Viñas.

Notoj redakti

  1. Mapo de la Tombejo de Paracuellos de Jarama.
  2. (Cervera 2006: 89).
  3. Laŭ Javier Cervera, ĉirkaŭ 1.100 oficiroj de la Armeo troviĝis en la Cárcel Modelo (Prizono) de Madrido la 9a de aŭgusto;(Cervera 2006: 85).

Bibliografio redakti

  • Julio Aróstegui kaj Martínez, Luis (1984), La Junta de Defensa de Madrid, Madrid: Comunidad de Madrid. ISBN 84-505-0088-5.
  • Guillermo Cabanellas (1975), La guerra de los mil días: nacimiento, vida y muerte de la II República Española, 2a eldono, Buenos Aires: Heliasta. 2 volumoj.
  • Santiago Carrillo (1994), Memorias, Barcelona: Planeta. ISBN 84-08-01049-2.
  • Julián Casanova (2001), La iglesia de Franco, Temas de hoy. ISBN 84-8460-080-7.
  • Rafael Casas de la Vega (1994), El Terror. Madrid 1936, Madrid: Fénix. ISBN 84-88787-04-9.
  • Javier Cervera (2006), Madrid en guerra. La ciudad clandestina, 1936-1939, segunda edición, Madrid: Alianza Editorial. ISBN 84-206-4731-4. La unua parto de la doktoriga tezo sur kiu baziĝas tiu libro (Violencia política y acción clandestina: la retaguardia de Madrid en guerra, 1996) konsulteblas en reto ĉe la Biblioteko de la Universidad Complutense.
  • Ricardo de la Cierva (1994), Carrillo miente. 156 documentos contra 103 falsedades, Madridejos (Toledo): Editorial Fénix. ISBN 84-88787-83-9.
  • Antonio Elorza kaj Marta Bizcarrondo (1999) Queridos camaradas. La Internacional Comunista y España, 1919-1939, Barcelona: Ed. Planeta. ISBN 84-08-02222-9.
  • Ezquerro Ezquerro, Felipe (2001): "El derribo del Potez de la Embajada Francesa sobre pastrana ¿Error o intención?". En Revista españoal de hisotira militar, nº 9, pp. 117–21. ISSN: 1575-9059
  • Carlos Fernández Santander (1983), Paracuellos del Jarama: ¿Carrillo culpable?, Barcelona: Ed. Arcos-Vergara. ISBN 84-7178-530-7.
  • Jesús de Galíndez (1945) Los vascos en el Madrid sitiado. Memorias del Partido Nacionalista Vasco y la delegación de Euzkadi en Madrid desde septiembre de 1936 a mayo de 1937, Buenos Aires: Editorial Vasca Ekin. Represo (2005), Tafalla: Txalaparta. ISBN 84-8136-334-0.
  • Gibson, Ian (1983), Paracuellos: cómo fue, Madrid: Plaza & Janés. ISBN 84-01-45076-4. Segunda edición (2005), Madrid: Temas de Hoy. ISBN 84-8460-458-6. La enkonduko de la dua eldono disponeblas rete.
  • De Izaga, Arsenio (1940), Los presos de Madrid. Recuerdos e impresiones de un cautivo en la España roja, Madrid: Imprenta Martosa.
  • Santos Juliá (1999), Víctimas de la guerra civil, Madrid. ISBN 84-8460-333-4.
  • Payne, Stanley G. (2006), 40 preguntas fundamentales sobre la Guerra Civil, Madrid: La Esfera de los Libros. ISBN 84-9734-573-8.
  • Preston, Paul (1994), Franco «Caudillo de España», Barcelona. ISBN 84-397-0241-8.
  • Alberto Reig Tapia (2006), Anti-Moa, Barcelona: Ediciones B. ISBN 84-666-2809-6.
  • Reverte, Jorge M. Paracuellos, 7 de noviembre de 1936, informo en la ĵurnalo El País, 5 de noviembre de 2006.
  • Ángel Viñas (2007), Técnicas de fraude en el caso de Paracuellos, Temas para el debate, nº 147, febrero de 2007. págs. 34-36. ISSN 1134-6574.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti