ĤaramoJarama (en Hispanio) estas:

Ĥaramo
rivero
Bazaj informoj
Longeco 194 km
Fluo
Geografio
Landoj Hispanio
Regionoj Provinco Gvadalaĥaro
Map
vdr

Rivero redakti

 
Rivero Ĥaramo proksime de Titulcia

La rivero Jarama, trairas la hispanajn provincojn de Guadalajara kaj Madrido, kaj enfluas en la Taĵon proksime al Aranjuez. Ĝi longas 190 kilometrojn. Alfluantoj estas Henares, Tajuña, Lozoya, Manzanaro, kaj aliaj.

Batalo redakti

En la riverbordoj de Ĥaramo okazis tre grava batalo dum la Hispana Enlanda Milito, en februaro 1937. Ĝi okazis kiam la frankistaj trupoj deziris tranĉi la vojon de Madrido al Valencio kiel surogato de la Batalo de Madrido, kaj la respublikanaj kontraŭbatalis. Okazis pli ol 20.000 mortoj en unu el la plej sangaj bataloj de la milito. Gravan rolon havis la Internaciaj Brigadoj, kio donis internacian renomon al la batalo.

Romano redakti

El Jarama, estas romano de la hispana verkisto Rafael Sánchez Ferlosio, unu el la plej gravaj post la Hispana Enlanda Milito, kaj ĝi ricevis la premion Nadal en 1955.

Kurejo redakti

Jarama estas la nomo de la kurejo de Formulo Unu, en Madrido.

Vidu ankaŭ redakti