Movado Ele Não
La movado #EleNão (portugala pro "ne li"), ankaŭ konata kiel la protestoj kontraŭ Jair Bolsonaro, estis manifestacioj gvidataj de virinoj okazintaj en pluraj regionoj de Brazilo kaj kun malpli intenseco en aliaj landoj. La ĉefa celo estis protesti kontraŭ Jair Bolsonaro kaj lia prezidenta kampanjo. La protestoj, okazintaj la 29-a de septembro 2018, estis la plej multnombraj protestoj fare de virinoj en Brazilo kaj la plej granda populara koncentriĝo dum la brazila ĝenerala elekto de 2018.[1][2]
Movado Ele Não | ||
---|---|---|
protesto | ||
Lando(j) | Brazilo vd | |
Jair Bolsonaro | |
---|---|
38-a Prezidanto de Brazilo | |
Periodo | 29-a de septembro 2018 |
Kaŭzoj | Prezidenta kampanjo de Jair Bolsonaro |
Loko | Brazilo 114 urboj en ĉiuj ŝtatoj kaj en pli ol 50 landoj |
Kaŭzoj redakti
|
La manifestacioj estis kontraŭ la prezidenta kampanjo de Bolsonaro, kiu estis plurfoje akuzita pri homofobio, malrespekto al nigruloj, mizogineco kaj seksismo kontraŭ virinoj[3][4][5]
#EleNão redakti
La hashtag #EleNão estis kreita en Brazilo la 12-a de septembro 2018 de la Facebook-grupo Mulheres Unidas Contra Bolsonaro[6]. En nur 12 tagoj, la hashtag #EleNão ricevis pli ol 1,6 milionojn da mencioj kontraŭ kaj favore al la kandidato de PSL por prezidanto de la respubliko, Jair Bolsonaro, en Twitter.[6]