Naiveco (aneksa adjektivo naiva, el la franca naïf, kun la signifo infaneca, natura, simpla, sendanĝera) estas spirita sinteno karakterizata per senantaŭjuĝeco, simpleco, senartifikeco kaj sincereco. 'Naïf' rilatas al la franca 'naître' - naskiĝi'. La nocio estas uzata por indiki la senantaŭjuĝajn perceptojn kiel ankaŭ la konduton de persono kiu estas malmulte konscia pri siaj propraj agoj kaj la efiko de siaj komunikoj, kiu estas senmalica kaj pro tio facile tentebla. La signifo povas esti inter du polusoj, kun je la pozitiva flanko senantaŭjuĝa kaj ne pro scio difektita pureco ("Tiu percepto estas de kortuŝa naiveco"), kaj je la negativa flanko senkulpeco, manko je mondosperteco kaj riproĉebla nescieco ("Li stumblis sekve de lia politika naiveco").

Promenanta virino (1905) de Henri Rousseau (ekzemplo de Naiva arto)

Vidu ankaŭ redakti